Ferenc Czinke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Czinke
Persona informo
Naskonomo Czinke Ferenc
Naskiĝo 4-an de novembro 1926 (1926-11-04)
en Nagyrozvágy
Morto 23-an de novembro 2000 (2000-11-23) (74-jaraĝa)
en Salgótarján
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Tokaj-HegyaljaHungara Belarta Universitato • Marxizmus-Leninizmus Esti Egyetem
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto • instruisto
vdr

Ferenc Czinke [cinke], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czinke Ferenc estis hungara pentristo, mezlerneja instruisto.

Ferenc Czinke [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1926 en Nagyrozvágy, li mortis la 23-an de novembro 2000 (laŭ alia informo la mortotago estas la 1-a) en Salgótarján.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Czinke frekventis mezlernejon en Sárospatak, poste en 1947 li akiris pedagogian diplomon en la sama urbo. En 1956 li akiris plian diplomon en Hungara Belarta Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Szőnyi kaj János Jakuba. Inter 1960 kaj 1964 li havis stipendion, en 1964 li studvojaĝis al Romo. Ekde 1964 li instruis en Salgótarján, baldaŭ li studvojaĝis al Italio, Aŭstrio, Turkio, Ĉeĥoslovakio, Pollando, Sovetunio, Bulgario. Li kreis plej ofte akvafortojn, litografiaĵojn, ksilografiaĵojn, kolaĝojn, komputilajn grafikaĵojn; pli malofte pentraĵojn, skulptaĵojn, sekpentraĵojn, mozaikojn. Li ricevis premiojn inter 1957-1988.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Lajos Kossuth (reliefo, Pácin, 1948) [2]
  • A balatoni rege (Tihany, 1978, murpentraĵo)
  • Városköszöntő térplasztika (Salgótarján, 1983)
  • I. és II. világháborús emlékmű (Pácin, 1992 monumento-reliefo)
  • Radnóti eclogák (grafika serio)

Fontoj[redakti | redakti fonton]