Ferenc Gyurkovits
Ferenc Gyurkovits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gyurkovits Ferenc |
Naskiĝo | 28-an de marto 1876 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de januaro 1968 (91-jaraĝa) en Lučenec |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1896) |
Okupo | |
Okupo | pentristo artisto |
Ferenc Gyurkovits [djurkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyurkovits Ferenc estis hungara, poste ĉeĥoslovakia pentristo. Lia familia nomvarianto estis Gyurkovics [djurkoviĉ], lia baldaŭa slovaka persona nomo estis František.
Ferenc Gyurkovits [1] naskiĝis la 28-an de marto 1876 en Budapeŝto (Hungara reĝlando), li mortis la 20-an de januaro 1968 en Lučenec (Ĉeĥoslovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Gyurkovits frekventis belartan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1896. Lia plej grava instruisto estis Ede Balló. Li plulernis en akademioj Julian kaj Colarossi en Parizo inter 1902-1904, poste jaron en arta akademio en Munkeno de Franz Defregger. Hejmenveninta ekde 1917 li ekspoziciis. Ekde 1910 li pentradis en Losonc. Tiu urbo apartenis al la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio depost Traktato de Trianon. En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj li havis privatan pentristan lernejon. Li pentradis pejzaĝojn, ĝenrojn, pli malofte aĵpentraĵojn kaj portretojn. Li aĝis 90, kiam li diligente pentradis.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto (1917-)
- Lučenec (1955, 1986, 1996)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Memportreto (1963)
- Arbarinterno
- Stratoparto
- Vilaĝfino
- Antaŭ spegulo
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio kun bildo Arkivigite je 2018-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-04 per la retarkivo Wayback Machine