Cézár Herrer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cézár Herrer
Portreto fare de Károly Ferenczy pri Cézár Herrer
Portreto fare de Károly Ferenczy pri Cézár Herrer
Persona informo
Naskonomo César María Herrer y Marcher
Naskiĝo 23-an de decembro 1868 (1868-12-23)
en Luarko
Morto 1-an de julio 1919 (1919-07-01) (50-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Cézár Herrer, origine hispane César María Herrer y Marcher, laŭ hungarlingve kutima nomordo Herrer Cézár estis hispana-hungara pentristo.

Cézár Herrer kaj lia edzino

César Herrer [1] naskiĝis la 23-an de decembro 1868 en Luarko (Asturio, Hispanio), li mortis en julio de 1919 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Cézár Herrer unue trejnis kun sia pentrista patro, poste li vojaĝis al Romo por plulerni kaj li vivis en Parizo, Amsterdamo, Madrido kaj Venecio antaŭ ol veni Hungarlandon. Ekde 1898 li pentradis en Artistkolonio (Nagybánya), ekde 1904 li vivis en Budapeŝto. Li pentris plej ofte Venecion, hispanajn pejzaĝojn kaj similajn. Li havis edzinon, liaj posteuloj vivas en Budapeŝto, inter ili estas signifa arkitekto. Li ricevis premion en 1906. Liaj pentraĵoj estas videblaj ekzemple en Prado kaj Budapeŝto.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Panoramo de urbo Mór
  • Ciganino
  • Ĉevalisto
  • Hispanino kun gitaro
  • En loĝio
  • Veneciaj virinoj (1907)
  • Korto sub sunradiado (1901)
  • vidu la masuprajn bildojn !

Fontoj[redakti | redakti fonton]