Béla Horthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Horthy
Béla Horthy
Béla Horthy
Persona informo
Naskonomo Horthy Béla
Naskiĝo la  4-an de februaro 1869(nun 1869-02-04)
en Hungario Mezőkaszony (Hungara reĝlando)
Morto la 10-an de februaro 1943
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto • pentristo
vdr

Béla Horthy [horti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horthy Béla estis hungara pentristo, ilustristo, politikisto.

Béla Horthy [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1869 en Mezőkaszony (Hungara reĝlando, nuntempa Koson en Ukrainio), li mortis la 10-an de februaro 1943 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Horthy frekventis kalvinanan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, tamen li studis fine pentradon en Munkeno (1897), akademio Julian (Parizo) kaj Artistkolonio (Nagybánya). Lia plej grava instruisto estis Simon Hollósy. Inter 1905 kaj 1910 li estis parlamenta deputito, sed li ne forlasis la pentradon. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko li estis kondamnita je 4 monatoj. Li pentradis pejzaĝojn kaj ĝenrojn, ilustris gazetojn.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1891, 1916, 1921)
  • Munkeno (1892)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Búcsú
  • Lópatkolás
  • Őszi napsugár
  • Felolvasás
  • Menyecske
  • Járőrök a Hargitán
  • Bevonuló huszárok
  • Férfi képmás

Fontoj[redakti | redakti fonton]