Karl Konrad August Elbracht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Konrad August Elbracht
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1900 (1900-05-13)
en Hildesheim
Morto 26-an de oktobro 1963 (1963-10-26) (63-jaraĝa)
en Arnstadt
Profesio
Okupo politikisto vd
vdr

Karl Konrad August ELBRACHT (naskiĝinta la 13-an de majo 1900 en Hildesheim, mortinta la 26-an de oktobro 1963 en Arnstadt) estis germana juristo, historiisto kaj politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Elbracht venis en 1904 al Bad Tennstedt kaj sep jarojn poste al Arnstadt kie li frekventis sukcesege la gimnazion. 18 jaraĝa li devis eksoldati en la Unua mondmilito. Trapasinte la abiturientan ekzamenon li studis filologion en Jena, kie li baldaŭ ŝanĝis la studojn klasikajn irante je la fakultato pri juro. Krome li okupiĝis pri politika ekonomio. Post doktoriĝo en 1924 en Lepsiko li staĝantis en Gotha kaj iĝis memstara juristo en Arnstadt en la jaro 1927-a; la saman jaron li edzinigis Edith Neuse kun kiu li havis du infanojn.

En 1932 li iĝis notario kaj deĵoris inter 1936 kaj 1939 ankaŭ por la surloka juda komunumo. Soldati li devis nur ekde 1941 ĉar lia saneco ne estis tre bona; pro manko de taŭgaj administraj juristoj li rajtis forlasi Wehrmacht-on en 1943. Ĝis 1945 li laboris pri konstruad-juraĵoj kaj responsis i.a. por la starigo de multaj provizoraj hejmoj. Dum la mallonga usona administrado en Turingio li estis dua vicurbestro sub Ursula Meisterernst; post ties foriro al Hesujo li ekurbestris. En 1946 li denove advokatis kaj notariis ĝis la jaro 1948 kiam oni malpermesis tian agadon al li. Do li ekkoncentriĝis pri historiaĵoj.

Dum multaj jaroj li laboris ene de Kulturligo de GDR, ade prelegis kaj editoris fakskribitaĵojn. Li estis fakulo pri ĉiuj arkivoj kaj verkis altvaloran eklezian historion de Arnstadt. Li esploris ankaŭ la historion de hejmaj geografiaj kaj strataj nomoj. En 1954 li iĝis asistanto en laborrondo de la Universitato de Lepsiko pri la setladhistorio de suda Turingio. Rajton denove labore advokate li akiris en 1955.

En 2000 oni organizis je lia honoro specialan ekspozicion en Arnstadt.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1999: "Straßen- und Flurnamen Arnstadts"
  • 2002: "Die Flurnamen Arnstadts und seiner näheren Umgebung (eldoninto de ambaŭ verkoj estis lia filo)

Fonto[redakti | redakti fonton]