Angelo Mariani
Etoso
Angelo Mariani | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | le Père de la Coca |
Naskiĝo | 17-an de decembro 1838 en Pero-Casevecchie |
Morto | 1-an de aprilo 1914 (75-jaraĝa) en Saint-Raphaël |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 62 Grave of Mariani (en) |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | Korsiko |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | pharmacy technician (en) kemiisto reklamisto inventisto apotekisto |
Angelo Mariani aŭ Ange-François Mariani (17-an de decembro 1838 en Pero-Casevecchie, Korsiko – Parizo, 1-an de aprilo 1914) estis franca ĥemiisto, famkonata kiel inventinto de la unua vino kun kokaino, Vin Mariani (Vino Mariani), en 1863.
Mariani nerekte enkondukis la folion de kokao al la ĝenerala publiko, ĉar li importis tunojn da folio kaj uzis ĝian ekstrakton en plurajn produktojn. La koka-vino, iasence antaŭaĵo de Koka-Kolao, estis la inventaĵo, kiu igis lin riĉa kaj fama[1].
Papo Leono la 13-a premiis lin kaj li uzis tion en la reklamado, ĝis kiam la vendo de la produkto estis malpermesata, en 1914.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Drug that spans the ages: The history of cocaine". London: The Independent. 2006-03-02.