Fritz Bertlwieser
Fritz Bertlwieser | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de decembro 1952 (71-jaraĝa) en Kollerschlag |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Innsbruck Universitato de Salcburgo |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Friedrich BERTLWIESER (naskiĝinta la 16-an de decembro 1952 en Kollerschlag/Distrikto Rohrbach) estas aŭstra geografo, agrarfakulo, teologo, pedagogo, regionhistoriisto kaj fakverkisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Bertlwieser naskiĝis kiel dua el tri filoj de la el Pasečná/Distrikto Český Krumlov forpelintaj gepatroj Johann und Theresia Bertlwieser. Ĉiuj domoj malkonstruitis en la 1950-aj jaroj, ĉar la komunumaro de Rychnůvek troviĝis tuj ĉe la landlimo kun Aŭstrio. La gepatroj poste perlaboris agrikulture en Rohrbach-Berg/Distrikto Rohrbach. Fritz surbiene pasigis la junulajn jarojn en malriĉeco.
Post la abiturienta ekzameno trapasita ĉe la gimnazio de Rohrbach li eknovicis en la premonstrata konvento Schlägl. Ekde 1972 li studis ĉe la Universitato de Innsbruck filozofion, teologion kaj religipedagogikon kaj finstudis en 1978 per magistriĝo. Sekvis mallonga studrestado ĉe la Munkena universitato kaj soldatado. Paralele li faris aliajn studojn, nome inter 1979-82 pri geografio kaj ekonomiko (ankaŭ kun pedagogia fokuso; insbruka universitato) kaj ekde 1984 doktoriĝstudon pri agrargeografio. La titolo de la disertacio estis: Agrarstrukturwandel im Oberen Mühlviertel kaj doktoriĝo faritis en 1989. Al lia laboraĵo aljuĝitis premio de la Aŭstria geografia societo. Sekvis studo de anglistiko ĉe la Universitato de Salzburg (1991–1993) kaj ekde 2005 dua doktoriĝstudo pri eklezihistorio, kiu finitis en 2010 per la disertacio Böhmerwald-Grenzlandpfarre Deutsch Reichenau bei Friedberg. Von den Anfängen während der Rodungskolonisation bis zur Auslöschung im 20. Jahrhundert (pri paroĥujo en la Bohemia Arbaro).[1][2]
Inter 1978 kaj 2013 li instruis ĉe la Ekonomika lernejo Rohrbach. Ekde 2016 li docentas ĉe la privata Pedagogia altlernejo en Linz.
Bertlwieser estas aŭtoro de ses libroj kaj de nenombreblaj artikoloj en libroj kaj gazetoj pri regionhistoriaj, agraraj, ekonomigeografiaj, eklezihistoriaj kaj teologiaj temoj.[3][4]
Fokusoj liaj estas la regiono Mühlviertel de Supra Aŭstrio kaj la Bohemia Arbaro (inkludite temojn pri la forpelo barbara de germanlingvanoj post 1945). Li faris multajn prelegojn[5][6][7][8] kaj gvidis multaj ekskursojn en la bohemian landliman regionon.[9] Krome li aktivas honorofice, i.a. kiel estro de la Sudetgermana societo de la Distrikto Rohrbach, kiel redaktoro de paroĥuja cirkulero en Haslach an der Mühl, kiel administranto de la regionhistoria muzeeto pri Rychnůvek (en St. Oswald bei Haslach). Ĉe regionaj sportaj konkursoj li sukcesis en atletiko[10] kaj en skiado. Fritz Bertlwieser loĝas en Haslach an der Mühl/Distrikto Rohrbach kaj havas du infanojn kun sia edzino Ingrid (geedzeco ekestis en 1990).
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- 1989: Preis der „Johann Hampel – Stiftung 1989“ der Österreichischen Geografischen Gesellschaft
- 1989: Ernennung auf die Planstelle eines Professors
- 2010: Adalbert-Stifter-Medaille der Sudetendeutschen Landsmannschaft (München)
- 2011: Ernennung zum Oberstudienrat
- 2013: Konsulent der Oberösterreichische Landesregierung[11][12]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1977: Zur Überwindung von Leid und Unterdrückung in der Theologie der Befreiung. Diplomarbeit/Universität Innsbruck; 76 paĝoj.
- 1988: Agrarstrukturwandel im Oberen Mühlviertel. Dissertation am Geographischen Institut der Universität Innsbruck; 310 paĝoj.
- 1995: Verlorene Böhmerwald-Heimat. Heimatbuch der Pfarre Deutsch-Reichenau bei Friedberg, Gemeinde Reiterschlag von der Blüte bis zur Zerstörung. Linz 1995, 320 Seiten (gemeinsam mit Franz Bertlwieser).
- 1997: St. Thoma im Böhmerwald. Kirchweihe 1997. Festschrift. 60 paĝoj.
- 1999: Mühlen - Hämmer - Sägen. Oberes Mühlviertel/Böhmerwald/ Bayrischer Wald. Linz 1999. 320 paĝoj.
- 2002: Landwirtschaft im Wandel. Oberes Mühlviertel – Böhmerwald. Linz 2002. 320 paĝoj.
- 2005: Böhmerwald-Grenzlandpfarre Deutsch-Reichenau bei Friedberg im 20. Jh. Politisch-wirtschaftliche und kirchlich-religiöse Situation. 176 paĝoj.
- 2007: St. Thoma im Böhmerwald. Farni kostel na sv. Tomasi. (Kirchenführer St. Thoma).
- 2010: Böhmerwald-Grenzlandpfarre Deutsch Reichenau bei Friedberg. Von den Anfängen während der Rodungskolonisation bis zur Auslöschung im 20. Jahrhundert. Dissertation Uni Salzburg; 499 paĝoj.
- 2011: Deutsch Reichenau – St. Thoma. Böhmerwald-Grenzlandpfarre. Von den Anfängen während der Rodungskolonisation bis zur Auslöschung im 20. Jahrhundert. 288 paĝoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dissertationen im akademischen Jahr 2009/2010 an der Kath.-Theol. Fak. der Westfälischen Wilhelms-Univ. Münster
- ↑ Dissertationen aus Patristik und Kirchengeschichte - Uni Salzburg. Arkivita el la originalo je 2016-03-09. Alirita 2018-06-08.
- ↑ Listiĝo ĉe Österreichischer Bibliothekenverbund[rompita ligilo]
- ↑ Listiĝo ĉe Bibliothekverbund Bayern (BVB)
- ↑ Mühlviertler Mühlen im Bildband - Artikolo de ReSI OÖ, 18.11. 1999
- ↑ Landwirtschaft im Wandel - Buchvorstellung in Julbach - Artikolo de ReSI OÖ, 14.1.2003
- ↑ Lesung von Dr. Fritz Bertlwieser in Lembach - Artikolo de ReSI OÖ, 4.11. 2004
- ↑ Lesung von Dr. Mag. Fritz Bertlwieser aus seinem Buch "Landwirtschaft im Wandel. Oberes Mühlviertel - Böhmerwald"
- ↑ Die verlorene Heimat wird wiederentdeckt - Artikolo de Bezirksrundschau Rohrbach, 18.6.2015
- ↑ Rezultoj 2002 - Länderlauf Oberkappel. Arkivita el la originalo je 2018-06-12. Alirita 2018-06-08.
- ↑ Landeskorrespondenz Nr. 105 vom 1. Juni 2011. Arkivita el la originalo je 2018-06-12. Alirita 2018-06-08.
- ↑ Kulturmedaillen und Konsulententitel - 11.4.2013
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bibliographieportal des Herder-Instituts für historische Ostmitteleuropaforschung Arkivigite je 2018-06-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Ĉe European Bibliography of Slavic and East European Studies (EBSEES)
- Ĉe Bibliographie zur oberösterreichischen Geschichte
- Ĉe Jihočeská vědecká knihovna v Českých Budějovicích
- Registro de faklaboroj ĉe Universität Regensburg
- Gazetarportalo meinbezirk.at
- Artikolo de la direktoro de BBS-Rohrbach ĉe emeritiĝo Arkivigite je 2016-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fritz Bertlwieser en la germana Vikipedio.