John Mayer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Mayer
Persona informo
Naskonomo John Clayton Mayer
Naskiĝo 16-an de oktobro 1977 (1977-10-16) (46-jaraĝa)
en Bridgeport
Lingvoj angla
Loĝloko AtlantaBridgeport • Fairfield • Los-Anĝeleso • SoHo • Nov-JorkoMontano
Ŝtataneco Usono
Alma mater Berklee College of Music • Brien McMahon High School • Fairfield Warde High School • Central High School
Familio
Amkunulo Jennifer Love Hewitt • Jessica SimpsonJennifer AnistonKaty PerryTaylor Swift • Minka Kelly
Okupo
Okupo gitaristokantaŭtorokantistomuzikisto • blogisto • komponistomuzikproduktistoaktoroartisto • muzikartisto • vidartisto • tattoo artist
TTT
Retejo http://www.johnmayer.com
vdr

John Clayton MAYER[1] (/ˈmeɪ.ər/; 16a de Oktobro, 1977) estas usona kantisto-kantoverkisto, gitaristo, kaj produktoro.[2] Li naskiĝis en Bridgeport (Konektikuto), kaj studis en la Berklee College of Music en Bostono, sed li translokiĝis al Atlanta en 1997 kun Clay Cook. Kune, ili formis duhoman mallongdaŭran bandon nome Lo-Fi Masters. Post ties disiĝo, Mayer plue ludis en lokaj kluboj, rafinante siajn kapablojn kaj akirante publikon. Post sia apero en la festivalo de 2001 South by Southwest, li subskribis kontrakton kun Aware Records, kaj poste kun Columbia Records, kiu publikigis lian unuan muzikalbumeton, nome Inside Wants Out. Liaj postaj du muzikalbumoj — nome Room for Squares (2001) kaj Heavier Things (2003) — sukcesis komerce, atingante mult-platenan statuson. En 2003, li ricevis la premion Grammy al la Plej Bonkvalita Popkantisto pro la unuopaĵo "Your Body Is a Wonderland".

Ĉirkaŭ 2005, Mayer estis apartiĝinta el la akustika muziko kiu karakterizis siajn dekomencajn registrojn, kaj komencis ludi la muzikon de bluso kaj rokanrolo kiu dekomence influis lin kiel muzikisto. Li kunlaboris kun blusartistoj kiaj B. B. King, Buddy Guy kaj Eric Clapton. Forminte la grupon John Mayer Trio, li publikigis koncertalbumon en 2005 nome Try!, kaj sian trian studialbumon nome Continuum en 2006. Ambaŭ albumoj ricevis kritikan laŭdaron, kaj Continuum havigis al Mayer en 2007 premion Grammy al la Plej Bonkvalita Voĉalbumo. Li ankaŭ ricevis Grammy al la Plej Bonkvalita Popkantista Ludado pro "Waiting on the World to Change". Al tiu albumo sekvis Battle Studies en 2009, reveno al pop, kun turneo Battle Studies World Tour.

Post kvereloj kun amaskomunikiloj, Mayer retiriĝis el publika vivo en 2010 kaj eklaboris por sia kvina studialbumo, Born and Raised, kiu havis inspiron el la popmuziko de la 1970-aj jaroj de Laurel Canyon. Tamen, la malkovro de granulomo ĉe sia voĉaj kordoj prokrastis la aperon de la albumo ĝis Majo 2012, kaj devigis lin nuligi la planitan turneon. La albumo ricevis ĝenerale favoran akceptadon, kvankam ĝi estis malpli sukcesa komerce ol la antaŭa laboro. Mayer ekkantis denove en Januaro 2013, kaj tiun jaron li publikigis sian sesan studialbumon, nome Paradise Valley, kiu inkludis kontremuzikajn influojn. Ĉirkaŭ 2014, li estis vendinta totalon de ĉirkaŭ 20 milionoj da albumoj tutmonde.[3] Post interesiĝi en la bando Grateful Dead kaj konekti kun Bob Weir, Mayer formis Dead & Company kun tri iamaj muzikistoj el Grateful Dead.[4] La koncertoj de tiu bando estis bone ricevitaj,[5][6] kaj ili faris turneojn en 2015, 2016, kaj 2017.[7]

La duaranga kariero de Mayer celas etendon al televido, komedio kaj ĵurnalismo; li aŭtoris kolumnojn por gazetoj kiaj Esquire. Li subtenas variajn kampanjojn kaj muzikis por bonfara agado. Li estas hobiulo de horloĝoj (li valorigas sian kolekton en "dekoj da milionoj" de dolaroj), kaj kontribuas al la retejo pri horloĝoj Hodinkee, kaj estis en la ĵurio de la premio Grand Prix d’Horlogerie de Genève.[8]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Room for Squares (2001)
  • Heavier Things (2003)
  • Continuum (2006)
  • Battle Studies (2009)
  • Born and Raised (2012)
  • Paradise Valley (2013)
  • The Search for Everything (2017)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leahey, Andrew. "John Mayer Biography". AllMusic.com. Alirita la 20an de Julio, 2018.
  2. Hoard, Joel (2001), [https://www.rollingstone.com/music/t/s/john-mayer/biography[rompita ligilo] "John Mayer: Biography". Rolling Stone. Alirita la 18an de Marto, 2014.
  3. Grein, Paul (8a de Julio, 2014). "USA: Top 20 New Acts Since 2000". Arkivigite je 2017-02-21 per la retarkivo Wayback Machine Yahoo! Music. Alirita la 20an de Julio 2018.
  4. "John Mayer Talks Grateful Dead Legacy, Fare Thee Well and Learning to Play 'A Universe of Great Songs'". Billboard. Alirita la 20an de Julio 2018.
  5. "Dead & Company To Launch 2016 Tour", Arkivigite je 2016-04-20 per la retarkivo Wayback Machine New York Times, 8a de Februaro, 2016, Alirita la 8an de Aprilo, 2016
  6. Taylor, John (1a de Decembro, 2015), "Review + photos: Dead & Company a tale of two shows in one night at MGM Grand", Arkivigite je 2018-07-20 per la retarkivo Wayback Machine Las Vegas Sun, Alirita la 20an de Julio 2018. "With superb guitar skills and strong vocals on several titles ("West L.A. Fadeaway" and "Deal," among them), Mayer continued to win over the army of itinerant Deadheads in the audience Saturday night."
  7. "Dead & Company Announce Summer Tour 2017". JamBase. 1a de Decembro, 2016. Alirita la 20an de Julio 2018.
  8. Williams, Alex (30a de Aprilo, 2015), "John Mayer’s Wrist Is a Wonderland". The New York Times. Alirita la 20an de Julio 2018.