Mieczysław Milbrandt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mieczysław Milbrandt
Persona informo
Mieczysław Milbrandt
Naskiĝo 2-an de februaro 1915 (1915-02-02)
en Łódź
Morto 9-an de aŭgusto 1944 (1944-08-09) (29-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo filozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mieczysław Milbrandt (naskiĝis la 2-an de februaro 1915 en Lodzo, mortis la 9-an de aŭgusto 1944 en Varsovio) – pola filozofo, soldato de la Ribelo de Varsovio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li devenis de laborista familio. Alvenis al Varsovio sen rimedoj por vivteno, kio devigis lin interalie redoni sangon, por enspezi pri necesaj elspezoj. Lia situacio ŝanĝiĝis kiam profesoro Władysław Tatarkiewicz cedis al li ĉambron kaj certigis sciencan disvolvon. En la jaroj 1934-1938 studis en fakultato de homa scienco ĉe Varsovia Universitato. Poste estis asistanto ĉe katedro de filozofio. Li publikigis filozofiajn artikolojn en revuoj: "Pion", "Naród i Państwo" (Nacio kaj Ŝtato), "Prosto z mostu", "Polska Zbrojna" (Armita Pollando), kaj recenzojn en "Przegląd filozoficzny".

Dum la germana okupado plenumis funkcion de asistento de sekreta universitato. Lekciis konspire en Universitato de Okcidentaj Teroj, kaj propedeŭtikon de filozofio en gimnazioj. De la 1-a de aŭgusto 1944 en vicoj de ribelanta armeo; la 8-an de aŭgusto dum sturmo al Sejma konstruaĵo perdis la piedon kaj sekvan tagon pereis. Entombigita (post elterigo) en kolektiva tombo sur Tombejo de Varsoviaj Ribelantoj, kie komunistoj ne permesis memorigi la mortfalintojn per tomboŝtonoj.

Li estis proksima amiko de Bolesław Miciński kaj Jan Twardowski. La dua memorigis Milbrandt kiel la plej eminentan el siaj amikoj kaj dediĉis al li verson titolitan Wieczność (Eterneco).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]