Christian Gottlieb Reichard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Gottlieb Reichard
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1758 (1758-06-26)
en Schleiz
Morto 11-an de septembro 1837 (1837-09-11) (79-jaraĝa)
en Bad Lobenstein
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo kartografo
vdr
1809: Karto de Reichard pri usonaj ŝtatoj

Christian Gottlieb REICHARD (naskiĝinta la 26-an de junio 1758 en Schleiz, mortinta la 11-an de septembro 1837 en Bad Lobenstein) estis germana kartografo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de jurscienco en Lepsiko inter 1777–81 Reichard iĝis urba kronikisto en Lobenstein en 1782. Post kiam en 1798 fondis János Ferenc Zách kaj Bertuch la gazeton »Allgemeine Geographische Ephemeriden« li ekokupiĝis pri geografio. Ĝis 1805 li kunredaktis la menciitan ĵurnalon ĝis 1805 kiam militaj kaŭzoj malekigis la tuton.

Li aparte okupiĝis pri la projekcia doktrino kaj publikigis en 1803 en Vajmaro atlason kun la titolo »Atlas des ganzen Erdkreises« en 6 tabuloj en la centra projekcio. En 1812 li ekkunlaboris kun Adolf Stieler por eldoni la praktikan poŝatlason »Handatlas« (ĝi aperis en la gotaa Perthes-eldonejo); li ankaŭ liveris kartojn por la eldonejo Campe en Nurenbergo por kiu li ankaŭ prilaboris »Atlas der Alten Welt« de Smith. Li publikigis krome »Weltkarte in Mercators Projektion« sur kvar folioj kaj »Geographische Nachweisungen der Kriegsvorfälle Cäsars in Gallien« (Lepsiko 1832) kaj multajn aliajn aferojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 16. Leipzig 1908, p. 725 kio relegeblas tie ĉi interrete.