Béla Barényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Barényi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1907 (1907-03-01)
en Hirtenberg
Morto 30-an de majo 1997 (1997-05-30) (90-jaraĝa)
en Böblingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioAŭstrio
Okupo
Okupo inĝenieroinventisto
vdr
Naskiĝdomo de Barényi

Béla Barényi (Hirtenberg, 1-an de marto 1907Sindelfingen, 30-an de majo 1997) estis aŭstra aŭto-projektinto. Li estis la fondinto de la pasiva sekureco, kaj inter aliaj elpensis la deformiĝozonon, por kio li en 1952 akiris patenton. Li apartenas al la Aŭstria skolo de aŭto-projektintoj.

Barényi naskiĝis en Hirtenberg en Aŭstrio-Hungario. Sia parto estis kolonelo en la aŭstrio-hungara armeo, kaj sia patrino venis el unu de la plej riĉaj fabrikantfamilioj de Aŭstrio. Kiel infano Barényi havis inflamon je sia kokso, pro kio li dum la resto de sia vivo havis rigidan gambon. Pro tio li multe legis kiel pasigo de libera tempo. En 1920 la familio elektis la ĉeĥoslovakan naciecon.

Barényi trapasis privatan edukon por maŝinkonstruo kaj elektrotekniko en Vieno, kaj finstudis per la disertaĵo "Kommender Volkswagen mit optimaler Triebwerkskombination" (estonta popolaŭto kun optimuma propulskombino). Poste li laboris ĉe la aŭstra Fiat; pliposte ĉe Steyr, kie li konatiĝis kun la karoserio-formplanisto Erwin Komenda, kaj Ferdinand Porsche kiu en 1929 fariĝis teknika direktoro ĉe Steyr; ĉe Adler; kaj en Berlino por la Gesellschaft für Technischen Fortschritt. Ekde 1939 ĝis pensiiĝo en 1972 Barényi laboris por Daimler-Benz en Sindelfingen. Li komenciĝis kiel ĉefo de la sekureco-sekcio, kiu tiam konsistis el kvar dungitoj kaj laboris en ligna barako de 100 kvadratmetroj. Ekde 1965 li estis ĉefinĝeniero. Li interalie laboris kun Bruno Sacco.

Barényi antaŭ ĉio okupis sin per la plia sendanĝerigado de aŭtoveturado, kaj estas konsiderata kiel la fondinto de la pasiva sekureco. Li estas inventinto de, en modernaj aŭtoj nemalhaveblaj, partoj kiel protekto kontraŭ flankaj kolizioj; la deformiĝozono; la glacoviŝilo kiu malaperas el la vido kiam ĝi ne funkcias; la dum kolizioj enklapebla stirstango; la sekurecozono; la rulkaĝo; kaj la sekurecostirrado.

Por Daimler-Benz li formplanis inter aliaj la Mercedes W111; la unua en serio produktita aŭto kun deformiĝozonoj antaŭ kaj malantaŭ. Por la ideo de la deformiĝozono Barényi akiris en 1952 patenton. Entute li akiris pli ol 2500 patentojn je diversaj terenoj, inter kiuj aŭtoj, ŝipoj kaj aviadiloj. En 1985 honore al Barényi oni inaŭguris memortabulon je la urbdomo de Hirtenberg; en 1988 oni donis al li la titolon "profesoro" kaj li ricevis la kulturpremion de la urbo Baden, kaj en septembro 1994 Barényi estis akceptata en la Automotive Hall of Fame en Detrojto; la plej alta atingebla respektatesto por aŭtokonstruisto. En Sindelfingen estas strato nomita laŭ li.

Barényi mortis je 90-jaraĝo en Böblingen

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]