Ervin Abádi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ervin Abádi
Persona informo
Abádi Ervin
Naskiĝo 9-an de aprilo 1918 (1918-04-09)
en Budapeŝto
Morto 3-an de majo 1979 (1979-05-03) (61-jaraĝa)
en Ramat Gan
Tombo Southern Tel-Aviv Cemetery (Darom) vd
Lingvoj hebrea vd
Loĝloko Ramat Gan vd
Ŝtataneco IsraeloHungario vd
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy vd
Profesio
Okupo verkistografikistoilustristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ervin Abádi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Abádi Ervin, en Israelo אהרן אבדי (Abdi, Aharon) estis hungardevena juda israela verkisto, ĵurnalisto, grafikisto, ilustristo.

Ervin Abádi [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1918 (laŭ alia fonto la naskiĝtago estas la 19-a) en Budapeŝto, li mortis la 3-an de majo 1979 en Tel-AvivoRamat Gan.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ervin Abádi akiris diplomon en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo en 1938. En la sama jaro li havis stipendion en Romo. Hejmenveninta li estis grafikisto, poste trudlaboristo. Li postvivis la holokaŭston en Bergen-Belsen, poste li havis postenon en eldonejo. Li edziĝis, en 1948 filino naskiĝis. En 1950 li migris kun sia malgranda familio al Israelo, kie li same estis grafikisto, ilustristo. Post 3 jaroj jam aperis liaj ĵurnalistaj kontribuoj, noveloj, eĉ romanoj hungare kaj hebree. En 1952 lia filo naskiĝis. Ĝis 1979 li redaktis gazeton. Li ricevis israleajn premiojn en 1955 kaj 1963.

Elektitaj literaturaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Elmondom… My story. 1942–1945 (hungara-angla kun ilustraĵoj, Budapeŝto, 1947)
  • Bál után. Korrajz (romano, Tel–Avivo, 1955)
  • Solt György története (romano, Tel-Avivo, 1957, Budapeŝto, 1991)
  • Hárfa utca (romano, Tel–Avivo, 1961)
  • A csodák hat napja (romano, Tel-Avivo, 1972, Budapeŝto, 1991)

Elektitaj libroilustraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szlutzki, J.: Hajsza az Émekben (Budapeŝto, 1948)
  • Irén Guzmann: Különös baedeker (Tel–Avivo, 1953)
  • Wallace Lewis: Ben Húr (Tel–Avivo, 1960)
  • Éva Láng: Ki fogja elbeszélni? (Budapeŝto, 1990)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]