Imperijapana Ŝiparmeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imperijapana Ŝiparmeo
flago
mararmeo
Komenco 1869 vd
Fino 1945 vd
Poste Mara Sindefenda Truparo de Japanio vd
Lando(j) Japana Imperio vd
Posedatoj Hiro Naval Arsenal • Japanese submarine I-168 • Bucholz Army Airfield • Wotje Airport vd
vdr
Armed men on small ships, fighting each other.
Marbatalo de Dan-no-ura en 1185.
Kopio de japana galiono de 1613 nome San Juan Bautista, en Iŝinomaki, Japanio.

La Imperijapana Ŝiparmeo (malnovkaraktre: japane 大日本帝國海軍 kaj novkaraktre: 大日本帝国海軍 Pri tiu ĉi sono Dai-Nippon Teikoku Kaigun "Ŝiparo de la Granda Japana Imperio", aŭ 日本海軍 Nippon Kaigun, "Japana Ŝiparo") estis la ŝiparo de la Imperio de Japanio el 1868 al 1945, kiam ĝi estis dissolvita dum la Okupacio de Japanio post la Kapitulaco de Japanio fine de la Dua Mondmilito. La Japana Memdefenda Marforto (JMDMF) estis formita post la dissolvo de la IJŜ.[1]

La Imperijapana Ŝiparmeo estis la tria plej granda ŝiparmeo en la mondo ĉirkaŭ 1920, malantaŭ la brita Reĝa mararmeo kaj la Usona Mararmeo (USN).[2] Ĝi estis helpita de la Imperijapana Ŝiparmea Aerservo por aviadilaj operacoj el la ŝiparo. Ĝi estis la ĉefa rivalo de la Aliancanoj en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito.

La originoj de la Imperijapana Ŝiparmeo estis el frua interagado kun landoj de Azio, el frua mezepoka periodo kaj atingis pinton de aktiveco dum la 16a kaj 17a jarcentoj en la erao de kultura interŝanĝo kun eŭropaj potencoj dum la Epoko de Malkovroj. Post du jarcentoj de stagnado dum la epoko de apartiga politigo sub la Ŝogunoj de Edoa periodo, la ŝiparo de Japanio estis kompare malprogresa kiam la lando estis devigita malfermiĝi al komerco pro la usona interveno en 1854. Tio eventuale kondukis al la Mejĝi-reformo. Akompanate de la re-ascendo de la Imperiestro venis periodo de agititaj modernigo kaj industriigo. La ŝiparo havis kelkajn sukcesojn, foje kontraŭ multe pli povaj malamikoj kiel en la ĉin-japana milito kaj la Rus-japana milito, antaŭ esti ege detruita en la Dua Mondmilito.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kongresa Biblioteko, Japan> National Security> Self-Defense Forces> Early Development
  2. Evans, David C; Peattie, Mark R (1997). Kaigun: strategy, tactics, and technology in the Imperial Japanese Navy, 1887–1941. Annapolis, Maryland: Naval Institute Press. ISBN 0-87021-192-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]