Elisapie Isaac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elisapie Isaac
Bazaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 1977 (1977-01-01) (47-jaraĝa)
en Salluit
Deveno Kanado Salluit, Kanado
Ĝenroj pop-muziko
Profesio kantisto
Instrumentoj voĉo
Retejo www.elisapie.com
Persona informo
Lingvoj inuktitutafrancaangla
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo filmreĝisorokantaŭtoro
Verkoj Arnaq
TTT
Retejo https://www.elisapie.com/
vdr

Elisapie Isaac, nomo en la inuktituta ᐃᓕᓴᐱ (naskita 1977 en Salluit, Kebekio ) estas kanada kantaŭtorino, kantistino kaj reĝisorino (filmistino) kiu loĝas en Montrealo.

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Elisapie Isaak pasis sian infanaĝon en Salluit, Nunaviko. Ŝi volis fariĝi ĵurnalistino kaj iris al Montrealo en 1999 por sekvi studon en komunikado.[1]

Ŝi havas fortan ligon kun la inuita kulturo de norda Kanado, ĉar ŝi estis adoptita de inuita familio kaj loĝis plurjare en inuita vilaĝo. La patrino estis inuita kaj la patro estis el la kanada provinco Novlando.

Inuitaj kulturaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

Kiel multaj junaj inuitoj, Elisapie Isaac sentas sin inter du kulturoj. Grava persono por ŝi estis unu el siaj avoj, kiu instruis al ŝi ke por eviti perdiĝon, oni rigardu la direkton de kiu oni venis. Elisapie Isaac faras kontraston inter sia avo, kiu, laŭ sia esprimo, “rifuzis la donacojn de la blankuloj,” kaj la juna generacio, kiu “akceptis la donacojn,” kaj kies vivmaniero rilatas pli ol antaŭe al usona kulturo kaj malpli al la tradicia kulturo.

La kultura ŝanĝo kaŭzas diversajn problemojn, ekzemple memmortigon kaj problemojn pri la misuzado de mono. Ŝi ne komprenas kiamaniere la inuitoj povos konservi iun version de la aboriĝena kulturo kaj samtempe fariĝi krea ero en la nuna mondo. Laŭ ŝi, Inuitoj devas krei proprajn solvojn, ne nur prunti solvojn de blankulaj kulturoj. Unu ero de la inuita kulturo kiu ankoraŭ bone funkcias estas la lingvo. La izoliteco de multaj inuitaj vilaĝoj kaj la problemoj pri vojaĝado fortigas la situaciojn de indiĝenaj lingvoj. Indiĝenoj kiuj deziras daŭrigi siajn kontaktojn kun la tradicioj uzas la indiĝenan lingvon kiel kontaktilon tra tempo kaj inter samgentanoj. Isaac kantas inuitlingve [inuktitute], angle, kaj france, kaj daŭrigas sian serĉadon pri la diversaj manieroj per kiuj oni povas esti inuka (inuita vicgento) kaj fieri pro tio[2].

Muzika kariero[redakti | redakti fonton]

Elisapie Isaac fondis la duopon Taima kun Alain Auger. Ilia unua albumo estis publikigita en 2004. La Juno-Premio por "la plej bona indiĝena albumo" estis aljuĝita al ili la sekvan jaron. Isaac verkis la tekstojn de la kantoj komponitaj de Bruno Coulais por la filmo The White Planet (la blanka planedo), kiu ekaperis en la kinejoj en 2006[1]

En 2009, Isaac realigis unuan soloalbumon (There Will Be Stars), sur kiu ŝi kantas en la inuinaktuna kaj la angla (Elisapie Isaac kantas ĉefe en la angla)[3]. Tiu albumo ankaŭ enhavas kanton en la franca (Moi, Elsie), verkita fare de Richard Desjardins kaj komponita de Pierre Lapointe [4][5]. La disko estis produktita fare de Éloi Painchaud[6]. En 2012 aperis "Traveling Love", pli populara albumo, inspirita de la muziko el la 1970-aj jaroj. Ĝi estis surbendigita kun Manuel Gasse kaj Gabriel Gratton, la muzikistoj kiuj akompanas ŝin sur scenejo, kaj la gitaristo Brad Barr. La disko estis produktita fare de Éloi Painchaud kaj François Lafontaine.[3][7]

En septembro 2023 aperis ŝia albumo Inuktitut, sur kiu ŝi kovras konatajn kantojn kiujn ŝi kantas en sia denaska lingvo (la inuinaktuna).

Filmproduktado[redakti | redakti fonton]

Isaac aperas en la dokumenta filmo Tempo permesanta, filmita en Kangiqsujuaq kaj publikigita en 2003. Ŝi gajnis la premion Rigoberta Menchu en la kategorio "komunumo" ĉe la "Présence Autochtone Festival".[8][9]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

2023: Inuktitut, albumo sur kiu ŝi kovras konatajn kantojn kiujn ŝi kantas en sia denaska lingvo inuktituta.

2018: The Ballad of the Runaway Girl

2012: Travelling Love

2009: There Will Be Stars

2004: Taima

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas tute aŭ parte traduko de la samtitola artikolo en la franclingva vikipedio je la 26-a de januaro 2019.

  1. 1,0 1,1 Gary Lawrence, « Élisapie Isaac, l'étoile polaire », Elle Québec,
  2. "La Kalumeto", la bulteno de la Projekto Indiĝenaj Popoloj (PIP), p. 6, aprilo-junio 2012.
  3. 3,0 3,1 Yves Bernard, « Travelling Love d'Elisapie - L’amour voyageur et la danse contagieuse », Le Devoir,
  4. André Ducharme, « Vent debout », L'Actualité,
  5. Antoine Léveillée, « Portée par les étoiles », Voir,
  6. Alexandre Vigneault, « Richard Desjardins écrit pour Élisapie Isaac », La Presse,
  7. André Péloquin, « Entre X et Y », Voir,
  8. (en) « Profile: Elisapie Isaac »,CBC
  9. « Si le temps le permet », Office national du film du Canada

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Multlingveco en muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Elisapie Isaak

Uummati Attanarsimat (Heart of Glass), YouTube