Stanislav Skrabec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanislav Skrabec
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1844 (1844-01-07)
en Hrovača
Morto 6-an de oktobro 1918 (1918-10-06) (74-jaraĝa)
en Ljubljano
Lingvoj slovena
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioAŭstra imperio
Alma mater Universitato de Graz
Okupo
Okupo verkistolingvistomonaĥo
vdr
Stanislav Škrabec (1844-1918)
Stanislav Škrabec (1844-1918).

Stanislav Skrabec (slovene Stanislav Škrabec) 7-an de januaro 1844 en Hrovača pri Ribnici - 6-an de oktobro 1918 en Ljubljano, estis eminenta slovena klerulo, franciskano kaj interlingvisto[1] kaj estas konsiderata la plej granda slovena lingvisto de la 19-a jarcento kaj kiel la unua lingvisto kiu faris esploron pri la slovena lingvo[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

De 1864 ĝis 1866 li studis teologion en Goritsa. De 1866 ĝis 1868 li restadis en Ljubljano. La 3-an de aŭgusto 1867 li estis ordinita pastro. De 1868 ĝis 1870 li instruis la grekan, germanan kaj slovenan ĉe la renoma Franciskana mezlernejo en Novo mesto. En 1870 la franciskana ordo sendis lin al la universitato de Graz Aŭstrio) por studi klasikan kaj slavan filologiojn. Li restis en Graz ĝis 1873. Poste li estis nomumita en la franciskana monaĥejo apude de Nova Gorica, kie li instruis la slovenan, kroatan, latinan kaj grekan ĝis la aŭtuno de 1915. La monaĥeja biblioteko de Nova Gorica portas lian nomon, dum granda parto de lia heredaĵo troviĝas en alia franciskana monaĥejo, nome en Kamnik. En Nova Gorica ankaŭ troviĝas busto de Stanislav Škrabec.

Li ankaŭ instruis teologion ĉe la loka seminario.

Scienca aktiveco[redakti | redakti fonton]

Škrabec forte influis la evoluon de la slovena lingvo per siaj lingvaj verkoj, kiujn li publikigis en la revuo "Floroj el la ĝardenoj de Sankta Francisko", kiun li redaktis ekde ĝia fondo en 1880 ĝis sia morto. Škrabec pristudis ĉefe gramatikajn kaj ortografiajn demandojn kaj verkis pri la laboroj de la Sanktaj Fratoj Cirilo kaj Metodo[2]

Škrabec ankaŭ okupiĝis pri ĝardenaj floroj kaj plibonigis gladiolojn en Slovenio. Ĝis la 1990-aj jaroj, lia scienca verkaro estis preterrigardita de la scienca komunumo.

Esperanto kaj artefaritaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis kritike pri Esperanto kaj aliaj artefaritaj lingvoj kaj proponis sian propran artefaritan lingvoprojekton, nomita "Evvalia" (1908-1910).

Li ankaŭ proponis propran sistemon de stenografio (1907-1910)[1].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(slovena) Lingvaj verkaĵoj (Jezikoslovni spisi), Ljubljana, Leonova družba, 1916.

(slovena) Lingvaj verkoj (Jezikoslovna dela) 1–4, Nova Gorica, Francskana monaĥejo Kostanjevica (apud Nova Gorica), 1994–1998.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Toporišič, Jože. Škrabec, Stanislav (1844–1918). Slovenska biografija. Slovenska akademija znanosti in umetnosti, Znanstvenoraziskovalni center Slovenske akademije znanosti in umetnosti.
  2. 2,0 2,1 (slovena) Kolarič, Rudolf. Oblak, Vatroslav (1864–1896), Slovenska biografija. Slovenska akademija znanosti in umetnosti, Znanstvenoraziskovalni center Slovenske akademije znanosti in umetnosti.https://www.slovenska-biografija.si/oseba/sbi392412/