Operaco Nordwind

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Operaco Nordwind (en la germana: Unternehmen Nordwind, "operaco Norda vento") estis la lasta grava germana ofensivo de la Dua Mondmilito en la Okcidenta Fronto. Ĝi startis la 31-an de decembro 1944 en Rejnlando-Palatinato, Alzaco kaj Loreno en sudokcidenta Germanio kaj nordorienta Francio, kaj finis la 25-an de januaro 1945.

La celo de la ofensivo estis trarompi la liniojn de la usona 7-a Armeo kaj la franca 1-a Armeo en Supra Vogezoj kaj la Alzaca Ebenaĵo, kaj detrui ilin, same kiel la konkeron de Strasburgo, kiun Himmler estis promesinta kaptita ĝis la 30-a de januaro.

La 31an de decembro 1944, la Germana Armagrupo G — komandita de la Generaloberst Johannes Blaskowitz — kaj la Armegrupo Oberrhein ("Supra Rejno") — komandita de Reichsführer-SS Heinrich Himmler — lanĉis fortan ofensivon kontraŭ la 110-km-longa frontolinio tenita de la usona 7a Armeo. La 7a Armeo — estrita de la usona generalo Dwight D. Eisenhower — estis sendinta trupojn, ekipaĵon kaj liveraĵojn norden por plifortigi la usonajn armeojn en Ardenoj de la Batalo de Ardenoj.

La 25-an de januaro 1945 la nazia ofensivo estis haltigita, post kiam la usona 222a Infanteria Regimento haltigis ĝian avancon ĉe Haguenau. Samtage plifortigoj ekalvenis el la Ardenoj. Strasburgo estis savita de fortaj detruoj kaj restis sub usona kontrolo, sed la Kolmara Sako estis problemo por la usona armeo kiu devis esti eliminata.

La nazia ofensivo estis malsukceso, ĉar ĝi ne povis detrui la fortojn de la malamikoj.

Bibliografio en la angla[redakti | redakti fonton]

  • Bonn, Keith E. When the odds were even: the Vosges mountains campaign, October 1944 – January 1945 (angle: "Kiam la probableco estis para: la Vogeza monta kampanjo, oktobro 1944 - januaro 1945"). Novato, CA: Presidio, 2006.
  • Engler, Richard. The final crisis: combat in northern Alsace, January 1945 (angle: "La fina krizo: batalo en norda Alzaco, januaro 1945"). Aberjona Press. 1999. ISBN 9780966638912
  • Whiting, Charles (1992). The other battle of the bulge: operation Northwind(angle: "La alia batalo de la arbareto: operaco Norda vento"). Avon Books. ISBN 0380716283. OCLC 211992045.
  • Citino, Robert (2017), The Wehrmacht’s last stand: The german campaigns of 1944–1945 (angle: ""La lasta stando de la Germana Armeo: La germanaj kampanjoj de 1944-1945), University Press of Kansas, ISBN 9780700624942