Operaco Nordwind

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Operaco Nordwind (en germana: Unternehmen Nordwind) estis la lasta grava germana ofensivo de la Dua Mondmilito en la Okcidenta Fronto. Ĝi startis la 31an de decembro 1944 en Rejnlando-Palatinato, Alzaco kaj Loreno en sudokcidenta Germanio kaj nordorienta Francio, kaj finis en la 25a de januaro 1945.

La celo de la ofensivo estis trarompi la liniojn de la Usona 7a Armeo kaj la Franca 1a Armeo en Supra Vogezoj kaj la Alzaca Ebenaĵo, kaj detrui ilin, same kiel la konkeron de Strasburgo, kiun Himmler estis promesinta kaptita por la 30a de januaro.

La 31an de decembro 1944, la Germana Armagrupo G — komandita de la Generaloberst Johannes Blaskowitz — kaj la Armegrupo Oberrhein ("Supra Rejno") — komandita de Reichsführer-SS Heinrich Himmler — lanĉis fortan ofensivon kontraŭ la 110-km-longa frontolinio tenita de la Usona 7a Armeo. La 7a Armeo — estrita de la usona generalo Dwight D. Eisenhower — estis sendinta trupojn, ekipaĵon kaj liveraĵojn norden por plifortigi la usonajn armeojn en Ardenoj de la Batalo de Ardenoj.

La 25an de januaro 1945 la germana ofensivo estis haltigita, post la Usona 222a Infanteria Regimento haltigis ilian avancon ĉe Haguenau. Samtage plifortigoj ekalvenis el Ardenoj. Strasburgo estis savita sed la Kolmara Sako estis danĝero kiu devis esti eliminata.

La germana ofensivo estis malsukceso, ĉar ne povis detrui la fortojn de la malamikoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bonn, Keith E. When the Odds Were Even: The Vosges Mountains Campaign, October 1944 – January 1945. Novato, CA: Presidio, 2006.
  • Engler, Richard. The Final Crisis: Combat in Northern Alsace, January 1945. Aberjona Press. 1999. ISBN 9780966638912
  • Whiting, Charles (1992). The Other Battle of the Bulge: Operation Northwind. Avon Books. ISBN 0380716283. OCLC 211992045.
  • Citino, Robert (2017), The Wehrmacht’s Last Stand: The German Campaigns of 1944–1945, University Press of Kansas, ISBN 9780700624942