Leonid Mjasin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonid Mjasin
Persona informo
Naskonomo Leonid Feodorovic Miassin
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1896 (1896-08-09)
en Moskvo
Morto 15-an de marto 1979 (1979-03-15) (82-jaraĝa)
en Borken
Mortokialo malsano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioUsono
Okupo
Okupo koreografo • baleta dancistoaktoro • libretisto • baleta majstro • dancisto
vdr

Leonid Fiodoroviĉ Mjasin (ruse Леонид Фёдорович Мясин) aŭ Léonide Massine (9a de aŭgusto 1896, Moskvo — 15a de marto 1979, Kolonjo) estis rusa koregrafo kaj dancisto de baleto.

Li studis en la lernejo de la Bolŝoj-Teatro en Moskvo. El 1915 ĝis 1921 li estis la ĉefa koregrafo de la Rusaj Baletoj de Sergej Djagilev. Post la foriro de Niĵinskij, nome la unua stelulo de la kompanio, Mjasin iĝis la hegemonia stelulo kaj ekhavis la rolojn de Niĵinskij. Inter ili, rezulto de lia pasado tra Hispanio, estis tiu de corregidor en la baleto La tripinta ĉapelo, koregrafiita de li mem, muziko de Manuel de Falla kaj dekoracio de Pablo Picasso pri antaŭa teksto (El corregidor y la molinera) verkita por la grupo Teatro de arte de Gregorio Martínez Sierra. Tiu rolo kombinas movojn de la hispana flamenko, sed tre stiligitaj, kribritaj tra la tekniko de la klasika baleto de la rusa skolo kaj la plinovigita klopodo de la kompanio de Djagilev.[1]

En 1917, sen atenti al la klasikaj kanonoj de baleto, kiel oftis en la stetiko de la kompanio, li premieris Parade, kun la grupo de Sergej Djagilev, muziko de Eric Satie kaj denove dekoracio, tiam klare kubismaj de Pablo Picasso.

Mjasin aperis en du filmoj pri baleto de Michael Powell kaj Emeric Pressburger: nome La ruĝaj ŝuoj (1948) kaj La rakontoj de Hoffman (1951).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Garafola, Lynn. «The choreography of Le Tricorne», en Yvan Nommick, Antonio Álvarez Cañibano (eld.) Los ballets russes de Diaghilev y España. [Granada]: Madrid, Archivo Manuel de Falla; Centro de Documentación de Música y Danza, 2000. ISBN 84-922852-8-1