Frederic Vester

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederic Vester
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1925 (1925-11-23)
en Sarbruko
Morto 2-an de novembro 2003 (2003-11-02) (77-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Nordfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de ParizoUniversitato de MajencoUniversitato de Sarlando
Okupo
Okupo biokemiisto • universitata instruisto • verkisto de nefikcio • biologopublikigisto
vdr

Frederic VESTER (23a de novembro, 1925 – 2a de novembro, 2003) estis germana biokemiisto, kaj fakulo pri ekologio.

El 1982 ĝis 1989 li estis profesoro en la Universität der Bundeswehr de Munkeno, kaj el 1989 ĝis 1991 li estis profesoro pri Aplikita Ekonomiko en la Universitato de Sankt-Galo, Svisio. La idearo de Vester influis la formadon de naturprotekta movado kaj de la Verda Partio en Germanio. Li estis membro de la Roma Klubo.

Vester estis konata kiel pioniro de la reta sciaro, nome kombino de cibernetikaj kaj sistemaj ideoj kaj komplikeco. Centraj ideoj de reta sciaro estas rigardi sistemoj kiel reto de interrilataj efikoj, kio kondukas al elapera konduto de la sistemo kiel tuto. Tiaj retoj povas esti priskribitaj uzante protokolojn, matematikajn retojn, komputilan softvaron, por ke iu ajn kun plej baza kompreno de retoj vidu rilatojn, nome kaj pozitivajn kaj negativajn ciklojn. Simulado de sistemaj retoj povas helpi decidi la longdaŭrajn efikojn de singularaj mezuroj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1976, Ballungsgebiete in der Krise
  • 1982, Das kybernetische Zeitalter
  • 1985, Ein Baum ist mehr als ein Baum
  • 1990, Leitmotiv vernetztes Denken
  • 1991, Ausfahrt Zukunft: Strategien für den Verkehr von morgen
  • 1999, Crashtest Mobilität
  • 2002, Aufmerksamkeit im Unterricht
  • 2002, Neuland des Denkens
  • 2002, Denken, Lernen, Vergessen
  • 2002, Phänomen Stress
  • 2002, Unsere Welt - ein vernetztes System
  • 2007, The Art of interconnected Thinking. Ideas and Tools for Tackling Complexity (MCB) (ISBN 3-939314-05-6)