Paschalis Gratze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paschalis Gratze
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1819 (1819-11-27)
en Werden
Morto 30-an de aprilo 1896 (1896-04-30) (76-jaraĝa)
en Dingelstädt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Paschalis GRATZE (vere: Theodor Wilhelm Gratze, ankaŭ: Grace; naskiĝinta la 27-an de novembro 1819 en Essen-Werden, mortinta la 30-an de aprilo 1896 en Dingelstädt) estis germana orgenfaristo, preĝejplanisto kaj ĉefarkitekto apartentante al la ordeno de la franciskanoj.

Donato-kapelo en Linz am Rhein, ekzemplo por la kreiveco arkitektura de Gratze

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la lernejstudfino Gratze komencis trejniĝon ĉe la orgenfaristo Heinrich Anton Weitz en Düsseldorf, kiu specialiĝis je la riparo de orgenoj.[1] Okaze de orgenriparo en Neviges Gratze ekinteresiĝis pri monaka vivo kaj frokuliĝis en la 3.10.1844 en Warendorf.[2] Sekve Gratze riparis kaj konstruigis orgenojn por multaj klostroj, ĉefe den Vestfalio, kaj iĝis krome ŝatata ekspertizfaranto. En la jaro 1852 li akompanis la ministron ordenprovincan Xaverius Kaufmann dum vojaĝo tra Italujo kio unue vidigis Romon al Gratze. Tiaj impresoj vekis en li la volon iĝi konstruanta arkitekto. Per la perfekta novigo de la volbaĵoj de la monakeja kirko de Warendorf li la unuaj fojon vere furoris.[3]

Estante aŭtodidaktulo arkitekta Gratze faris pli ol 20 ekleziajn konstruojn, plejofte en novgotika stilo. Komence li uzis planojn de aliaj arkitektoj.[4]

Ankaŭ arkitekture li faris ekspertizojn. La unuaj sakraj ejoj estis en Rejnlando kaj la apudaj regionoj. Dum la Francia-Prusia Milito li zorgis pri malsanuloj suferantaj pro tifo.[5] Dum la akra kulturbatalo en Prusio li komisiitis fare de la okulisto Albert Mooren el Düsseldorf pri la administrado kaj alikonstruo de Kastelo Allner apud Hennef.[6] En 1888 Gratze revenis monakejen kaj ĝismorte li planadis kirkojn kaj klostrojn, ĉefe por Eichsfeld kaj Turingio.

Konstruaĵoj kaj planoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

La Jozefo-kirkon en Düsseldorf-Oberbilk Gratze pro monproblemoj finis kun duone finita turo; la turon finis finfine en 1897 la arkitektoj August Rincklake kaj Caspar Clemens Pickel.

Du tagojn post la meto de la fundamenta ŝtono por la Stefano-preĝejo en Berlingerode li mortis. Li entombigitis en la monakeja tombejo. Gratze postlasis planojn pretajn por la kapelo en Etzelsbach kaj la katolikaj preĝejoj en Breitenberg, Ershausen und Großtöpfer. La Stefano-preĝejojn finfaris Fritz Cordier.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herbert Brügge: Franziskaner Paschalis Gratze als Orgelbauer, en: Eichsfelder Heimatzeitschrift, Duderstadt, Heft 11/2012
  2. Josef Keppler: Erinnerung an franziskanischen Baumeister: Paschalis-Gratze-Weg von Effelder zum Hülfensberg, en: Eichsfelder Heimatzeitschrift, Duderstadt, Heft 9/2008
  3. Hans-Georg Aschoff: Vom Kulturkampf bis zum Ersten Weltkrieg. En: Joachim Schmiedl (eld.): Vom Kulturkampf bis zum Anfang des 21. Jahrhunderts. (Geschichte der Sächsischen Franziskaner-Provinz von der Gründung bis zum Anfang des 21. Jahrhunderts Bd. 3) Paderborn-München-Wien-Zürich 2010, ISBN 978-3-506-76991-6, p. 23–287, tie ĉi konkrete p. 163-164
  4. Eduard Trier (eld.): Kunst des 19. Jahrhunderts im Rheinland, Bd. 1, Architektur 1, Düsseldorf 1980, p. 352
  5. Willy Weyres: Katholische Kirchen im alten Erzbistum Köln und im rheinischen Teil des Bistums Münster, en: Kunst im Rheinland, Bd. 2, Architektur 2, Düsseldorf 1980, p. 543
  6. Anton Bettelheim (eld.): Biographisches Jahrbuch und Deutscher Nekrolog, Berlin 1900