Večerníček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri televida programo. Pri asteroido kun la sama nomo temas artikolo 33377 Večerníček.
Večeníček - titolsekvenco
televida programo • televida ĝenro
Origina lando  Ĉeĥoslovakio
 Ĉeĥio
 Slovakio
Reĝisoro Václav Bedřich
Prezentita de Ĉeĥoslovaka televido
Ĉeĥa televido
RTVS
Voĉoj de Michal Citavý
Muziko de Ladislav Simon
Elsendo
Elsendita 1965 – ĝis nun
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
vdr

Večerníček estas proksimume dekminuta vespera televida programo kun fabela aŭ kun alia okazintaĵo destinita por infanoj, elsendata ĉiuvespere devene de Ĉeĥoslovaka televido kaj hodiaŭ de Slovaka televido kaj Ĉeĥa televido en supozata tempo de ilia enlitiĝado kaj dormado.

Simbolo de la programo estas pentrita knabo Večerníček en papera ĉapo en titolsekvenco, kiu antaŭkuras al fabela epizodo; aŭtoro de la figureto estas pentristo Radek Pilař.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭulo de Večerníček-oj estis programo Stříbrné zrcátko (esperante: Arĝenta speguleto), kiu komencis sian elsendadon en la jaro 1963, en dimanĉa subvespera tempo. Ekde la 2-a de januaro 1965 Večerníček estis tutigita formo kun regula elsendado. Belartisto Milan Nápravník estas fondanta kreinto kaj la unua dramaturgo de Večerníček. Animeo de titolsekvenco de Večerníček estas la plej malnova televida titolsekvenco en Ĉeĥio. Aŭtoro de la pentrita figuro de "knabo - večerníček" en kurta animea prezento, enkondukota la fabelon, estas belartisto Radek Pilař. Kreinto de muziko estis Ladislav Simon. Salutojn "Dobrý večer" ("Bonan vesperon") kaj "Dobrou noc" ("Bonan nokton") paroligis la tiam sesjara Michal Citavý (* 1958). La titolsekvencon filmis en aŭgusto de 1964 reĝisoro Václav Bedřich. La unua kolora elsendado komenciĝis en la jaro 1973, ekde la sama jaro la programo estas elsendata ĉiutage.

Al la plej konataj fabeloj de Večerníček-oj apartenas Pri talpĉjo, Pri rabisto Rumcajs, Pri Mikŝo, Fabeloj el musko kaj veraj filikoj, Pri papava pupinjo, Karkonoŝaj fabeloj, Rakontadoj pri feino Amalinjo, Maxipes Fík, Pat kaj Mat, Bob kaj Bobek, Mach kaj Šebestová. El eksterlandaj fabeloj tio estis ekz. Pes Filipes, Tip kaj Tap, Nu, pogodi! aŭ okazintaĵoj de Bolek kaj Lolek, sed en lastaj jaroj Večerníček elsendas eksplicite hejman kreadon.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Večerníček estas la plej rigardata infana programo en Ĉeĥio kaj ankaŭ la plej longe elsendata infana programo. En la jaro 2015 ĝi solenis 50 jarojn.

La 2-an de januaro 2011 estis Večerníček kaj motivo de fono el la animea titolsekvenco parto de reguligita logoo de Google (la tn. Google Doodle), por rememorigi la 46-an datrevenon de la unua elsendado.[1]

Laŭ la animea figuro estis nomita asteroido 33377 Večerníček, malkovrita la 12-an de februaro 1999 fare de Petr Pravec en Observatorio de Ondřejov.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 46-a datreveno de Večerníček. Google. Alirita 2017-03-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]