László Waszlavik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Waszlavik
László Waszlavik en 1980
László Waszlavik en 1980
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1951 (1951-12-16) (72-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kantisto
vdr

László Waszlavik [lAslO vaslavik], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Waszlavik László József estas hungara punka muzikisto (kantisto, akordionisto, sintezilisto, komponisto, tekstopoeto). Lia plej ofta kromnomo estas Gazember (=kanajlo), sed li uzas ankaŭ multajn similajn harstarigajn epitetojn.

Pentraĵo pri Waszlavik fare de Tamás Végvári (pentristo) en 2009

László Waszlavik [1] naskiĝis la 16-an de decembro 1951 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Waszlavik pasis siajn junajn jarojn laŭ Danubo apud Budapeŝto. Li ŝatis muzikadi per akordiono, iam li frekventis muziklernejon. Li maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris komputilistan diplomon en teknikuniversitato en Lvovo. Hejmenveninta li estis tradukisto kaj interpretisto, krome li fondis ŝlagrorkestron en 1979, kiu kontraŭis la kutiman stilon. Iom poste li muzikadis ekzemple kun Feró Nagy. En 1982 li fondis propran orkestron, kiu akompanas muzike lin. En la malfruaj 1980-aj jaroj li faris 20 koncertojn en Okcidenta Eŭropo laŭ nomo Orienteŭropa rok-ŝamano. Li registris la unuan muzikdiskon en 1987 en Munkeno. En lia muziko li kombinas la rok-muzikon kun popola muziko. En 2006 li partoprenis ankaŭ kun kanto en politika demonstrado. Li ricevis premion unufoje. Li havis edzinon, kiu naskis gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Waszlavik 60. (2012, membiografia libro kun KD)
  • Csontváry-képmesék - Az Egri csillagoktól Mátyás királyig (2019, arthistoria analizo)

Elektitaj kantotekstoj[redakti | redakti fonton]

  • Kossuth tér-induló
  • Tanyán laknék, vagy sajkán
  • Halló, itt Budakalász

Filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Jégkrémbalett (1984)
  • Egy kicsit én, egy kicsit te (1985)

Aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]