Christian Gottlieb Gmelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Gottlieb Gmelin
(1749-1818)
Germana juristo pri krimleĝoj.
Germana juristo pri krimleĝoj.
Persona informo
Naskiĝo 7-a de novembro 1749
en Tübingen, Sankta Romia Imperio
Morto 6-a de marto 1818
en Tübingen, Germana Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Tübingen
Familio
Patro Philipp Friedrich Gmelin vd
Gefratoj Johann Friedrich Gmelin vd
Infanoj Friedrich von Gmelin • Ludwig Otto Gmelin • Christian Heinrich Gmelin vd
Profesio
Okupo juristo • universitata instruisto vd
Aktiva en Tübingen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christian Gottlieb Gmelin (1749-1818) estis germana juristo, fakulo pri rajtoj de la civitanoj kaj aŭtoro de sennombraj verkoj pri juro. Li apartenis al renoma familio de sciencistoj kiuj distingiĝis en diversaj areoj de la sciencoj tiaj kiaj apoteko, kemio, medicino, metalurgio, ktp.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de la botanikisto Philipp Friedrich Gmelin kaj frato de Johann Friedrich Gmelin (1748-1804). Li eniris en la Universitato de Tübingen kaj ricevis sian doktorecon en 1770. Samjare li iĝis advokato ĉe la kortumo de la universitato. Li ankaŭ donis klasojn. Dum kelkaj jaroj li vivis en Strasburgo kaj Göttingen, sed en 1778 li reiris al Tübingen kaj iĝis plena profesoro pri juro.

Post du jaroj li estis indikita kiel duka konsilisto. En la 4-a de februaro 1808 li estis omaĝita per la Kruco de la Kavaliroj de la Ordeno de la Krono de Württemberg. En 1813, li estis omaĝita de la Supera Tribunalo de Apelacioj. Por distingi lin elde sia samnoma kuzo Christian von Gmelin (1750-1823), Christian Gottlieb estis nomata "Kriminalisto-Gmelin" kaj sia kuzo "Pandektulo-Gmelin"[1]

La 13-an de oktobro 1778 Gmelin edziĝis en Bad Urach al Christiane Elisabeth Schott (30.03.1754 Bad Wildbad, Calw, Baden-Wuerttemberg - Stuttgart, Baden-Wuerttemberg 20.06.1826)[2]. Ili havis dekdu infanojn, inter ili tri juristoj, nome Friedrich von Gmelin (1784-1847), alia juristo Ludwig Otto Gmelin (1786-1855) kaj Christian Heinrich Gmelin (1780-1824).

Ĝeneralaj juraj observoj kaj juraj demandoj, verko publikigita en 1777.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Grundsätze der Gesetzgebung über Verbrechen und Strafen

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pandectae aŭ Digesta seu Pandectae estis jura kunaĵo de leĝoj eldonita dum la registaro de Justiniano la 1-a
  2. Geni