Ádám Péter Acsády

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Naskiĝdato de la informkesto estas elpensita!

Ádám Péter Acsády
Ádám Péter Acsády
Ádám Péter Acsády
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1679 (1679-11-30)
en Pápa
Morto 10-an de oktobro 1744 (1744-10-10) (64-jaraĝa)
en Pápa
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • politikisto • katolika episkopo
vdr

Ádám Péter Acsády [aĉAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Acsády Ádám Péter estis hungara katolika pastro, episkopo, departementestro. Lia nobela antaŭnomo estis acsádi.

Ádám Péter Acsády[1] naskiĝis en 1680? en Pápa, li mortis la 10-an de oktobro 1744 en Pápa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ádám Péter Acsády frekventis gimnaziojn unue en sia naskiĝurbo, poste en Nagyszombat, ekde 1699 li studis teologion en Pázmáneum. Li pastriĝis en 1705, poste li komencis la pastran servon en Győr. En 1711 li estis paroĥestro en sia naskiĝurbo, post 7 jaroj eklezia dekano. En la parlamenta sesio de 1722 li pledis por la hungara lingvo. En 1725 li estis nomumita episkopo de Veszprém (urbo), samtempe departementestro kaj reĝa kanceliero en Vieno. Li rezignis pri la kanceliera posteno en 1732 kaj li vivis plu alterne en Pápa kaj Sümeg. Li apogis renovigajn laborojn de kirkoj en Pápa, Nyirád, Sümeg, same ĉefepiskopan palacon de Veszprém. Li estas entombigita en Preĝejo Ĉieliro de Maria (Pápa).

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • reliefa memortabulo en Preĝejo Ĉieliro de Maria (Pápa) (2005)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]