Giambattista Vico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giambattista Vico
Persona informo
Giambattista Vico
Naskonomo Giovan Battista Vico
Naskiĝo 23-an de junio 1668 (1668-06-23)
en Napolo,  Reĝlando de Napolo
Morto 23-an de januaro 1744 (1744-01-23) (75-jaraĝa)
en Napolo,  Reĝlando de Napolo
Religio katolikismo vd
Lingvoj latinaitala vd
Ŝtataneco Reĝlando de Napolo vd
Alma mater Universitato de Napolo vd
Familio
Edz(in)o Teresa Caterina Destito vd
Profesio
Okupo filozofosociologohistoriisto • kolektisto de fabeloj • juristo vd
Laborkampo filozofio vd
Verkado
Verkoj The New Science ❦
De nostri temporis studiorum ratione ❦
De antiquissima Italorum sapientia ❦
De rebus gestis Antonii Caraphaei vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giambattista VICO (Esperantigita Johanbaptisto Vico; denaske Giovan Battista Vico /ˈviːko/, en itala: [ˈviko]; 23a de junio 1668 – 23a de januaro 1744) estis itala politika filozofo kaj retorikisto, historiisto kaj juristo, de la epoko de la Klerismo. Li kritikis la ekspansion kaj disvolvigon de moderna raciismo, estis defendanto de la Klasika Antikveco, antaŭulo de la sistema kaj kompleksa pensaro, opozicie al la Kartezia analizo kaj al aliaj tipoj de reduktismo, kaj estis la unua eksponanto de la fundamentoj de socia scienco kaj de semiotiko.

La latina aforismo Verum esse ipsum factum ("Kio veras estas precize kio estas farita") stampita de Vico estas frua montro de konstruisma epistemologio.[1][2] Li inaŭguris la modernan fakon de filozofio de historio, kaj, kvankam la termino filozofio de historio ne estas en liaj verkoj, Vico parolis pri "historio de filozofio rakontita filozofie."[3] Kvankam li ne estis historiisma, la nuntempa intereso en Vico kutime estis motivata de historiistoj, kiel Isaiah Berlin, nome historiisto de ideoj,[4] Edward Said, nome literatura kritikisto, kaj Hayden White, metahistoriisto.[5][6]

La intelekta magnum opus de Vico estas la libro La Scienza Nuova (1725, Nova scienco), kiu klopodas sisteman organizadon de la homa scienco kiel unusola scienco kiu registris kaj klarigis la historiajn ciklojn laŭ kiuj socioj supreniras kaj malsupreniras.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ernst von Glasersfeld, An Introduction to Radical Constructivism.
  2. Bizzell kaj Herzberg, The Rhetorical Tradition, p. 800.
  3. La nuntempa interpreto de Vico estas de Verene, Donald Philip. Vidu: "Giambattista Vico" (2002), A Companion to Early Modern Philosophy, Steven M. Nadler, ed. London:Blackwell Publishing, (ISBN 0-631-21800-9), p. 570.
  4. Vico and Herder: Two Studies in the History of Ideas
  5. Giambattista Vico (1976), "The Topics of History: The Deep Structure of the New Science", en Giorgio Tagliacozzo and Donald Philip Verene, eld, Science of Humanity, Baltimore kaj London: 1976.
  6. Giambattista Vico: An International Symposium. Giorgio Tagliacozzo and Hayden V. White, eld. Johns Hopkins University Press: 1969. Klopodoj inaŭguri ne-historiisman interpreton de Vico estas en Interpretation: A Journal of Political Philosophy [1], Spring 2009, Vol. 36.2, kaj Spring 2010 37.3; kaj en Historia Philosophica, Vol. 11, 2013 [2].
  7. The Penguin Encyclopedia (2006), David Crystal, eld., p. 1,409.