Philipp Gotthard Schaffgotsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philipp Gotthard Schaffgotsch
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1716 (1716-07-03)
en Bad Warmbrunn
Morto 5-an de januaro 1795 (1795-01-05) (78-jaraĝa)
en kastelo Johannesberg
Tombo Pollando vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Habsburga monarkio vd
Familio
Dinastio House of Schaffgotsch vd
Patro Johann Anton Gotthard Graf von Schaffgotsch vd
Gefratoj Anton Gotthard von Schaffgotsch vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • mecenato • katolika episkopo vd
Aktiva en Vroclavo vd
Princepiskopo de Breslau
Dum 1748–1795
Sekvanto Joseph Christian Franz zu Hohenlohe-Waldenburg-Bartenstein
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Episkopo Philipp Gotthard Schaffgotsch,
portreto el kastelo Johannesberg en Jauernig, nun Javorník

Philipp Gotthard SCHAFFGOTSCH aŭ ankaŭ Philipp Gotthard von SCHAFFGOTSCH [ŝafgoĉ], alparolata Lia Alta Moŝto (Hochwürden) - en Prusio kaj Lia princa Moŝto - en Aŭstrio, (naskiĝis la 3-an de julio 1716 en Bad Warmbrunn, nun Cieplice Śląskie-Zdrój, mortis la 5-an de januaro 1795 en kastelo Johannesberg, nun Jánský Vrch en Jauernig, nun Javorník) estis romkatolika pastro kaj princepiskopo de episkopejo tiam nomata germane Breslau (post apero de Esperanto jam post lia morto ankaŭ Breslaŭo, ekde 1945 longe post lia morto pole Wrocław kaj esperante Vroclavo), kiu famiĝis pro sia subteno de muziko en la 18-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam dum studado en jezuita Collegia Romana en Romo (1731–1734, doktorato el filozofio) li fariĝis kanoniko en Olomouc (1731, li rezignis en 1744), poste ankaŭ kanoniko vroclava kaj preposto ĉe sankta Kruco en Vroclavo. Li akceptis pastran konsekradon en la jaro 1738, post okupo de Silezio fare de Frederiko la 2-a en la Unua silezia milito en la jaro 1741 la reganto realigis, por ke li fariĝu koadjutoro de la vroclava episkopo Sinzendorff (1744, tiam li akceptis ankaŭ episkopan konsekradon), post kies morto en la jaro 1748 li fariĝis sideja princo-episkopo vroclava. Rilate al tio, ke en la paso de la sepjara milito li subtenis Aŭstrion (en la jaro 1757 li deĵoris en Vroclavo Te Deum laudamus por venko de la imperiestraj soldatoj, kio fine ne okazis), li falis en la malfavoron de Frederiko la 2-a. En la jaroj 17631766 li estis tenata en militkapto, de kie li fuĝis ĝis Jeseník, de kie li administris la aŭstrian parton de sia diocezo. La prusian parton administris konsekranta episkopo, unue Johann Moritz von Strachwitz kaj ekde la jaro 1781 Antonín Ferdinand Rothkirch.

Episkopo Schaffgotsch ekloĝis en kastelo Jánský Vrch en Javorník, kiu dank' al tio fariĝis ekonomia kaj kultura centro de la tuta regiono. En la kastelo li fondis episkopan kapelon kaj establis por ĝi rondan muzikan ĉambregon, agadis kaj kreis tie fama komponisto Karl Ditters von Dittersdorf kaj aliaj bonaj muzikistoj. Sed la episkopo neglektis la ekonomian administradon de siaj bienoj, do en la jaro 1785 imperiestro Jozefo la 2-a konfiskis liajn bienojn kaj enigis en Javorníkon devigitan administradon, kiu finis nur en la jaro 1790. Episkopo Schaffgotsch mallongtempe post tio mortis kaj li estis sepultita en familia tombo en Bad Warmbrunn, nun Cieplice Śląskie-Zdrój.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]