Jánský Vrch (kastelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 50°23′22″N 17°00′00″E  /  50.38944°N, 17°O / 50.38944; 17 (Jánský Vrch (kastelo))
Jánský Vrch
germane: Johannesberg
kastelo
Zamek biskupi w Javorniku.jpg
Kastelo Jánský Vrch
Oficiala nomo: Jánský Vrch
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Municipo Javorník
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Nisa princlando
Situo Jánský Vrch
 - koordinatoj 50°23′22″N 17°00′00″E  /  50.38944°N, 17°O / 50.38944; 17 (Jánský Vrch (kastelo))
Stiloj baroko, renesanco
Konstruado 1307
Nuntempa posedanto Ĉeĥio
Konstruinto Boleslao la 1-a Kruda
Por publiko alirebla
Plej facila aliro Javorník
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Uzo burgo, eklezia restadejo, centro de regiona kultura renkontiĝado, kultura memorindaĵo
Muzeo muzea kolekto de pipoj
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Jánský Vrch
Retpaĝo: www.janskyvrch.cz/
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Jánský Vrch (ankaŭ Janský Vrch, ger. Johannesberg, antaŭe ankaŭ Johannisberg) estas kastelo en Ĉeĥio en urbo Javorník, kiu estis ĝis la jaro 1945 somera restadejo de vroclavaj episkopoj kaj ĉefepiskopoj. Temas pri ununura alirebla memorinda objekto en distrikto Jeseník. Ĝi estas en posedaĵo de ŝtato (Ĉeĥio) (administradon sekurigas Nacia memorindaĵa instituto) kaj ĝi estas alirebla por publiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo Jánský Vrch

La devena burgo estis konstruita plej verŝajne en 13-a kaj la 14-a jarcentŝanĝoj fare de piastida duko Bolko la 1-a Svidnica sur (rilate al supermara alteco) nealta, sed pejzaĝe karakteriza kaj strategie signifa altaĵo super vilaĝo Javorník. La unua skribmencio estas el la jaro 1307, kiam en dokumento de brandenburga margrafo atestas kastelano en Javorník (Jawirnich) de nomo Richolf. En la jaro 1348 donis siajn rajtojn al la burgo duko Bolko la 2-a Svidnica al vroclava episkopo Přeclav z Pohořelé, por kio li povis lasi la burgon en tenado. Post la morto de duko en la jaro 1368 helpe de tiama kastelano Matyáš Trencz ekposedis la burgon alia el sileziaj piastidoj, duko Jindřich Falkenberský (Nemodlínský), sed en la jaro 1371 ĝi venis en la manojn de episkopo kaj ekde tiu tempo ĝi estis ĝis la jaro 1945 konsisto de posedaĵo de la vroclava episkopujo.

En la 14-a kaj la 15-a jarcentŝanĝoj apartenis al la burgo senjorujo ensumiganta apud Javorník mem vilaĝojn Bílý Potok, Uhelná kaj Travná. En tiuj ĉi lokoj troviĝis ankaŭ episkopaj feŭdoj devigaj per feŭda deĵoro al la burgo Javorník.

En la jaro 1428 la burgo estis konkerita kaj grave difektita fare de husanoj revenantaj el sieĝado de Niso. Episkopo Konrado Oleŝnica en la jaro 1432 denove aĉetis de la husanoj okupitajn posedaĵojn por alta sumo. La vroclava kapitulo sekve decidis pri detruigo de la remparoj de la burgo Javorník, por ke ĝi denove ne povis fariĝis apogpunkto de la malamikaj fortoj. La forlasitan burgon kaj la apudajn vilaĝojn la episkopo lombardigis (en 1435 al Pelkan z Kalkova, en 1445 al Jan Switling, en 1464 al Mikuláš Streit).

Episkopo Johano la 4-a Roth (li estis vroclava episkopo en la jaroj 1482-1506) elaĉetis la lombardon kaj komencis alikonstruon de la burgo al renesanca kastelo. Sekvanto de Roth, episkopo Johano V. Thurzo (1506-1520), la alikonstruon finis kaj li dokumentis tiun ĉi faron per du ŝtonaj tabuloj faritaj en laborejo de Francesco Fiorentino en Kroměříž, enmetitaj en la kastelan muron. Li donis ankaŭ al la burgo Javorník novan nomon Jánský Vrch (Johannesberg, laŭ patrono de la vroclava episkopujo kaj persona patrono de ambaŭ renovigintoj, sankta Johano Baptisto). Dum la tempoj de Thurzo la kastelo fariĝis loko de renkontiĝado de artistoj kaj sciencistoj, al kiuj apartenis ankaŭ toruńa kanoniko Koperniko.

Komence de la 17-a jarcento okazis pluaj konstruaj reguligoj. La kastelo supervivis la tridekjaran militon sen damaĝigo. La burgo jam tiutempe perdis la soldatan sigifon, ĉar pro ties modernigo ne estis sur la mallarĝa spaco de la devena promontora loko. Unu el la kastelaj hetmanoj en la 17-a jarcento estis timigata Johann Tümling, pri kies morto oni rakontis, ke la diablo mem ĵetis lin el la kastela remparo.

Baroka alikonstruo de la kastelo komencis dum regado de episkopo Philipp Gotthard von Schaffgotsch (1748-1795), kiu ĉi tie vivis ekde sia fuĝo el prusia militkapto en la jaro 1766 ĝis sia morto. Tiam en la kastelo renkontiĝis artistoj el la tuta Habsburga monarkio. En la jaro 1766 Schaffgotsch nomis kiel sia kastela kapelestro komponiston, violoniston kaj dirigenton Karl Ditters von Dittersdorf. Tiu dum sia tridekjara restado ĉe la episkopo komponis krom aliaj kvardek komikajn operojn.

Sekvanto de Schaffgotsch, princo-episkopo Joseph Christian Franz zu Hohenlohe-Waldenburg-Bartenstein (1795-1817), finis en klasicisma spirito la reguligojn de Jánský Vrch ĝis la hodiaŭa stato kaj fondis ĉi tie belĝardenon kaj parkon de angla stilo. Jánský Vrch restis ŝatata somera restadejo de la vroclavaj episkopoj, kiuj ĉi tie reteniĝadis precipe tiam, kiam la prusiaj kaj pli poste la germanaj rilatoj ne estis politike favoraj. El la kastelo estis ankaŭ administrataj ampleksaj episkopaj posedaĵoj en Jeseník-regiono, kies relativa signifo ascendis pro sekularizo de la eklezia posedaĵo en Prusia Silezio en la jaro 1810.

Eĉ en la 19-a jarceto la kastelo plu lasis por si la famon de la centro de kulturo kaj klereco. Kardinalo Melchior von Diepenbrock mem estis poeto en stilo de sudgermana romantismo. Dum la tempoj de episkopo Heinrich Förster ĉi tie en la jaroj 1856–1857 restadis kaj kreis Joseph von Eichendorff, unu el la plej signifaj germanaj romantismaj poetoj. Ofta gasto en Jánský Vrch estis ankaŭ poeto Josef Christian von Zedlitz, filo de ĉi tiea kastela hetmano.

Lastaj loĝantoj kaj administrantoj de la kastelo estis kardinaloj Georg von Kopp kaj Adolf Bertram, kiu ĉi tie vivis ekde evakuado de Vroclavo ĝis sia morto la 6-an de julio 1945. Ĉi tie li estis ankaŭ sepultita; liaj korprestaĵoj estis transportitaj en vroclavan katedralon nur la 8-an de novembro 1991.

Solvo de la posadantaj rilatoj al la kastelo post la dua mondmilito prenis kelke da dekjaroj. En la jaro 1959 Jánský Vrch estis luigita al la ŝtato, sed nur en la jaro 1984 estis egaligitaj reciprokaj posedaĵaj pretendoj de la ĉeĥa kaj la pola romkatolika eklezio kaj la kastelo estis plene ŝtatigita. Ekde la 1-a de januaro 2002 ĝi estas nacia kultura memorindaĵo.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

La kastela ĝardeno kun enirejo en la palacon

Kastelo Jánský Vrch en la hodiaŭa aspekto kreas tra nordosuda direkto plilongigitan, ovalan, kompaktan komplekson de altece egaligitaj konstruaĵoj, superitaj nur per mmalpli granda horloĝa turo, kun du kortoj (supra kaj malsupra).

La plej malnova, kulmine mezepoka konstrua fazo, estas nur malmulte videbla, sed ties disponon la burgo fakte konservis dum malfrue gotika kulturo en la 15-a kaj la 16-a jarcentŝanĝo. La plej karakteriza parto de la devena burgo estis grandega burgfrido sudokcidente, el pli granda parto konstruigita en la ĉirkaŭan remparon kaj la konstruaĵojn kaj en la nuntempa aspekto fakte malaltigita. En la baroka tempo estis sur ties fundamento konstruita ovala koncerta ĉambrego. Ambaŭ kortegojn ĉirkaŭas la kastelaj kostruaĵoj de diversa aĝo (malfrue gotikaj, malfrue renesancaj, barokaj kaj klasicismaj), krom la suda klasicisma konstruaĵo enkadre de la devena fortikaĵo el periodo ĉirkaŭ la jaro 1500. En fleksiĝon de la fortikaĵo sur la norda flanko estis jam en la renesanca epoko enmetita kapelo, regotikigita en duono de la 19-a jarcento. Super ĝi troviĝas la horloĝa turo, kiu estis en la 18-a jarcento ankaŭ malaltigita. La internoj de la kastelo estas plejparte baroke kaj klasicisme reguligitaj.

La devena aliro al la burgo estas de sudo. Sur loko de parte surŝutita fosaĵo hodiaŭ troviĝas mastrumaj kostruaĵoj el la 19-a ĝis la 20-a jarcentoj.

Sur la orienta flako de la kastela kostruaĵo troviĝas baroke reguligita ĝardena teraso ĉirkaŭita de devena malfrue gotikaj remparoj. El la nordo kondukas al ĝi alirvojo por piedirantoj el la urbo, establita komence de la 19-a jarcento.

Antaŭ nelonga rekostruo per elekto de koloreco de ŝtukaĵo emfazis la diversajn konstruajn fazoj de la kastelo.

Ekspozicio[redakti | redakti fonton]

En vico da ĉambroj de la kastelo konseviĝis historia surmura pentraĵaro kaj tapetoj, samkiel ankaŭ multnombra meblaro precipe el la 19-a jarcento, ĉar la kastelo tenis por si ĝis la jaro 1945 sian rezidencan funkcion. Tiujn plenigas kolekto de muzikaj instrumentoj, samkiel ankaŭ bildoj kaj aliaj artistaj objektoj. En la kastela kapelo troviĝas la plej valoraj el ili: ekzemple malfrue gotikaj statuoj de sankta Barboro, sankta Heleno kaj Virgulino Maria el la jaro 1491. Altaro de la kapelo estas laboraĵo de nederlanda majstro el komenco de la 17-a jarcento.

Jánský Vrch gastumas plu unikan kolekton de proksimume 2000 pipoj de la plej diversa geografia deveno el la 18-a ĝis la 20-a jarcento, la plej granda de sia speco en Mezeŭropo. Ĝi enhavas precipe valorajn ekzemplerojn el porcelano kaj sepiolito (mara ŝaŭmo). La kolekton fondis Emil Tománek kaj ĝi estis aĉetita por la kastelo en la jaro 1968.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Personecoj kunigitaj kun la loko[redakti | redakti fonton]