Zsuzsanna Helyes
Zsuzsanna Helyes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 25-an de aprilo 1971 en Pécs (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Medical University of Pécs (en) (–1995) |
Okupo | |
Okupo | apotekisto kuracisto neuropharmacologist (en) |
Zsuzsanna Helyes [ĵuĵana hejeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Helyes Zsuzsanna estas hungara farmaciisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019).
Zsuzsanna Helyes[1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1971 en Pécs (Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsuzsanna Helyes maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1989, poste ŝi akiris diplomon (MD) en Medicina Universitato de Pécs en 1995, poste sciencan gradon Ph.D. en 1999. Inter 2000-2006 ŝi estis asistanto samloke, poste lektoro, inter 2010-2014 docento, poste profesoro. Intertempe en 2007 habilitiĝo okazis. Ŝi doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 2011. Ŝi estis nomumita estro de la universitata esplorcentro en 2017. Ŝi fokusiĝas pri medikamentoj kontraŭ doloroj. Ŝi ricevis premiojn inter 1999-2018. Ŝi havas edzon kaj naskis 2 filojn.
Ŝiaj disertaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Somatostatin, nociceptin and the anti-inflammatory effect of the stimulation of capsaicin-sensitive sensory nerve terminals (1999)
- Role of sensory neuropeptides in animal models of airway inflammation, arthritis and pain (2010)
Elektitaj artikoloj (kun aliaj)
[redakti | redakti fonton]- Antiinflammatory and analgesic effects of somatostatin released from capsaicin-sensitive sensory nerve terminals in Freund's adjuvant-induced chronic arthritis model of the rat 2004
- Differential Regulatory Role of Pituitary Adenylate Cyclase–Activating Polypeptide in the Serum-Transfer Arthritis Model 2014
- Analgesic and Anti-Inflammatory Effects of the Novel Semicarbazide-Sensitive Amine-Oxidase Inhibitor SzV-1287 in Chronic Arthritis Models of the Mouse
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografieto kun foto
- hungarlingva intervjuo kun foto Arkivigite je 2019-10-22 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj kun foto