Márió Szegedy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Márió Szegedy
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1960 (1960-10-23) (63-jaraĝa)
en Hungario
Ŝtataneco UsonoHungario
Alma mater Universitato de ĈikagoUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo matematikisto • komputosciencisto
vdr

Márió Szegedy [segedi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szegedy Márió estas hungara matematikisto, komputikisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019).

Márió Szegedy[1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1960 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Márió Szegedy akiris matematikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, poste li doktoriĝis (Ph.D.) en Universitato de Ĉikago en 1989. Lia grava (same hungara) instruisto estis László Babai. En la sekva studjaro li estis en Hebrea Universitato de Jerusalemo helpe de stipendio, poste li denove havis stipendion en Universitato de Ĉikago. Li laboris 7 jarojn en en:Bell Labs, poste li esploris ĝis 1999 en firmao AT&T. En 2000 li aliĝis al la fakultato de de:Rutgers University. Kun studentoj li fondis komputikan laboratorion ĉe Rutgers, kiu estas lia ĉefa projekto nuntempe kaj havas signifan financan apogon. Liaj esplorinteresoj inkluzivas komplikecan teorion, kombinatorikon, kombinan geometrion kaj kvantuman komputadon, sed li ankaŭ havas intereson pri algebro kaj en programlingvoj. Li ricevis premiojn.

En 1986 li konfirmis la konjekton de Ronald Graham:

estas vera por ĉiuj sufiĉe grandaj n , se entjeroj tiam estas i , j

plenumiĝas.

Elektitaj artikoloj (kun aliaj)[redakti | redakti fonton]

  • The Telephone Problem for Connected Graphs. (1984)
  • On Conway's Thrackle Conjecture. (1995)
  • Quantum Algorithms for the Triangle Problem. (2007)
  • Explicit lower bounds on strong simulation of quantum circuits in terms of $T$-gate count. (2019)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]