Klaus Scherer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klaus Scherer
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1943 (1943-03-18) (81-jaraĝa)
en Leverkusen
Lingvoj anglagermanafranca
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de KolonjoLondona Lernejo de EkonomikoUniversitato Harvard
Okupo
Okupo psikologo • universitata instruisto • scienca esploristo
vdr

Klaus Rainer SCHERER (1943) estas iama Profesoro de Psikologio kaj direktoro de la Svisa Centro por Amsentaj Sciencoj en Ĝenevo. Li estas fakulo pri psikologio de emocio.[1] Li estas konata kiel redaktoro de Handbook of Affective Sciences kaj de kelkaj influaj artikoloj pri emocioj, esprimo, personeco kaj muziko.

Li estas ankaŭ fondinta redaktoro de la gazeto de la Usona Asocio pri Psikologio APA nome Emotion.[2][3]

La modelo de Scherer[redakti | redakti fonton]

La modelo proponita de Klaus Scherer (1984, 1988, 2001) donas precizan difinon pri la eco de emocioj. Ĝi difinas emocion kiel sinsekvo de ŝanĝiĝstatoj en kvin organaj sistemoj okazantaj interdepende kaj sinkrone responde al taksado de ekstera aŭ interna stimulo, rilate al centra intereso al individuo. Ĝi proponas difini emocion kiel sinsekvo de ŝanĝiĝstatoj en jenaj kvin organaj sistemoj: kogna (agado de la centra nerva sistemo), psikofiziologia (respondoj ĉirkaŭaj), motiva (ema respondi al evento), moviĝa (moviĝo, vizaĝa esprimo, vortigo), sentumo subjektiva.

La plej multaj teorioj pri emocio subtenas la ideon, ke la ĉefa eco de emocia sperto dependas de la rezulto de taksado de okazaĵo rilate al la supervivo kaj bonstato de la individuo. En la teorio de Scherer la aro de kriterioj ebliganta taksadon de okazaĵo estas nomata «stimulus evaluation checks (SEC’s)» (kontroloj de taksado de stimuloj). Post la rezulto de tiu taksado, eblas antaŭdiri la tipon kaj la intensecon de la emocio, kiun estigis la okazaĵo. La kontroloj estas organizitaj ĉirkaŭ kvar ĉefaj celoj, subdivideblaj en duarangajn celojn. La superaj kontroloj (SEC) korespondas al la plej gravaj tipoj de informoj, kiujn bezonas la organismo por havi ĝustan reagon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Tribune de Geneve 5th October 2007". Arkivigite je 2019-11-04 per la retarkivo Wayback Machine Tribune de Geneve. Alirita la 4an de novembro 2019.
  2. Davidson, R. J.; Scherer, K. R. (2001). "Editorial". Emotion. 1: 3–4. doi:10.1037/1528-3542.1.1.3.
  3. Klaus R. Scherer retejo Social Psychology Network