Heinrich Spoerl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Spoerl
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1887 (1887-02-08)
en Duseldorfo
Morto 25-an de aŭgusto 1955 (1955-08-25) (68-jaraĝa)
en Rottach-Egern
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Memorigilo Heinrich Spoerl
Familio
Patro Heinrich Spoerl vd
Infanoj Alexander Spoerl vd
Profesio
Okupo scenaristo • poeto-juristo • verkisto vd
Aktiva en DuseldorfoRottach-Egern vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La germana verkisto Heinrich SPOERL [hajnriĥ ŝperl] naskiĝis je la 8-a de februaro 1887 en Düsseldorf kaj mortis je la 25-a de aŭgusto 1955 en Rottach-Egern. Li studis juron en Marburg, Berlino, Bonn kaj Munkeno. De 1919 ĝis 1937 li laboris kiel advokato en sia naskiĝurbo, poste li plene dediĉis sin al la verkado, vivis en Berlino kaj en Rottach-Egern apud la lago Tegernsee.

Memorplato pri Heinrich kaj Alexander Spoerl

La verkaro de Heinrich Spoerl konsistas el humuraj kaj socikritikaj romanoj kaj rakontoj. Plej fama estas lia – ankaŭ tre sukcese filmigita – romano Die Feuerzangenbowle. Ĝi temas pri maljuniĝanta verkisto, kiu bedaŭras ke li en sia junaĝo nur havis privatan instruon kaj neniam devis frekventi lernejon. Ŝanĝante do iomete sian eksteraĵon li fariĝas lernanto de vilaĝa gimnazio, kie li per amuzaj friponaĵoj turmentas siajn instruistojn. Almenaŭ en Germanio la verko kaj la filmo ankoraŭ nuntempe estas tre popularaj.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Feuerzangenbowle (romano, 1933)
  • Der Maulkorb (romano, 1936)
  • Wenn wir alle Engel wären (romano, 1936)
  • Man kann ruhig darüber sprechen (rakonto, 1937)
  • Der Gasmann (romano, 1940)
  • Die Hochzeitsreise (rakonto, 1946)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.