Sinapila aldehido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinapila aldehido
sinapila aldehido
Plata kemia strukturo de la Sinapila aldehido
sinapila aldehido
Tridimensia kemia strukturo de la Sinapila aldehido
Sinapila aldehido estas flava pulvoro nature trovata en la plantoj de la genro Senra.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidrokso-cinamaldehido
Kemia formulo
C11H12O4
CAS-numero-kodo 4206-58-0
ChemSpider kodo 106501
PubChem-kodo 5280802
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka aŭ flava solidaĵo
Molmaso 208,2106 g·mol−1
Denseco 1,195g cm−3
Fandpunkto 105 °C[1]
Bolpunkto 372,3 °C
Ekflama temperaturo 146 °C
Acideco (pKa) 9,667
Solvebleco Akvo:0,68 g/L
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38
Sekureco S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Sinapila aldehido C11H12O4 estas organika kombinaĵo kaj peraĵo en la biosinteza formado de la lignino. Pere de enzima agado eblas produkti la sinapilan alkoholon kaj la sinapatan acidon. Ĝi estas fenola komponaĵo kun malalta molekula pezo povante ekstraktiĝi el korkoj uzataj en vinboteloj. Derivaĵo el la cinamaldehido, sinapila aldehido aŭ sinapaldehido prezentas hidroksilan grupon en la pozicio 4-a kaj metoksaj grupoj en la pozicioj 3-a kaj 5-a de la benzena ringo. Ĝi agas kiel fungicido kaj baktericido en plantaj metaboloj. Sinapaldehido ankaŭ posedas antioksidigajn kaj kontraŭmaljunigajn proprecojn protektante la ĉelmurojn de la plantoj kontraŭ ekzogenaj atakoj.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

sinapila alkoholosinapila aldehido

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Reduktigo de la sinapila aldehido:

sinapila aldehidogvajakolo+akroleino+formaldehido

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Pirolizo de la sinapila aldehido:

sinapila aldehidosiringolo+propinaldehido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

sinapila aldehidosinapata acido

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]