Susanne Hennig-Wellsow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Susanne Hennig-Wellsow
Persona informo
Susanne Hennig-Wellsow
Naskiĝo 13-an de oktobro 1977 (1977-10-13) (46-jaraĝa)
en Demmin
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Universitato de Erfurto vd
Partio La Maldekstro vd
Profesio
Okupo politikisto • rapidsketisto • pedagogo vd
Aktiva en Erfurto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Susanne HENNIG-WELLSOW (naskiĝinta la 13-an de oktobro 1977 en Demmin, fraŭline Hennig) estas germana politikistino de la Maldekstra Partio. Ekde 2004 ŝi apartenas al la deputitaro de la Turingia Landa Parlamento; ekde 2013 ŝi estis landa estrino de la turingia partiero kaj ekde 2014 ankaŭ frakciestrino en la landa parlamento. En la 27.2. 2021 ŝi elektitis kune kun Janine Wissler partiestrino kaj transdonis la aferojn turingiajn. [1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hennig pasigis la junulajn jarojn en GDR kiel filino de kapitano de Nacia Popolarmeo, dume ŝia patrino laboris en la orientgermana ministerio pri internaj aferoj.[2] La abiturientan ekzamenon ŝi pasigis en 1996 ĉe la Sportgimnazio de Erfurto. Inter 1984 kaj 1999 ŝi estis rekordcela sketkuristino. En 1996 ŝi komencis studon de pedagogiko ĉe la Universitato de Erfurto; diplomon ŝi ricevis en 2001. Poste ŝi laboris por PDS (antaŭa nomo de Maldekstra Partio) en la landa parlamento kiel scienca helpantino pri edukado kaj amaskomunikiloj. Hennig-Wellsow estas kunedza havante unu infanon ekde 2014 kaj vivante en Erfurto.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Susanne Hennig estis inter 2007 kaj 2012 membro en la erfurta estraro de la komunistoj. Sur komunuma nivelo ŝi estis inter 2004 kaj 2012 membro de la erfurta urba konsilantaro kie ŝi tre okupiĝis pro porjunulaj politiko kaj subtenado. Jam ekde 2002 ŝi estis ano de la porjunulhelpkomisiono de la urbo Erfurto.

Kiam ŝi ekapartenis al la urba konsilantao ŝi estis ankaŭ, kun 26 jaroj, la plej maljuna deputitino de la landa parlamento danke al speciala enpartia "junula ĵokero". Tie ŝi estis ĝis 2012 porparolantino pri profesiprepar-trejnado kaj studentaj aferoj. Ŝi membris en la poredukada komitato de PDS kaj estis vicestrino en la scienca kaj ekonomia komisionoj. Iner 2012 kaj 2014 ŝi estis poredukada porparolantino de frakĉio sia. Kune kun la sampartiano Matthias Bärwolff ŝi malfermis en oktobro 2014 en la urbokerno erfurta la al ĉiuj malfermitan porjunularan buroon RedRoXX kiel ankra loko de la maldekstra/alternativa adoleskantaro en la regiono de Erfurto.

En novembro 2006 Hennig ricevis fare de la parlamenta prezidantino riproĉon oficialan pro ŝia pledado ribelema krei malpacan francan etoson dum manifestacio de studentoj. Ŝi pune ne rajtis partopreni dum unu kunsido de la parlamentanoj. Oni finfine atingis senprocesan aranĝon, kiun Hennig taksis sukcesego persona.

Dum la balotado en Turingio en 2009 ŝi ekparlamentanis kiel direkta kandidatino de la 2a erfurta elektodistrikto. En 2011 ŝi fariĝis vicestrino de la Maldekstra Partio/Turingujo kaj en novembro 2013 oni elektis ŝin nova partiestrino por Turingujo post la unua balotrondo kontraŭ du aliaj kandidatoj. Dum la landaj balotadoj en 2014 kaj 2019 ŝi sukcese defendis la direktan mandaton. Post la elekto de Bodo Ramelow je ministroprezidanto de Turingujo en la 10.12.2014 ŝi iĝis estrino de la maldekstruloj en la parlamento landa. En la 15.11.2015 oni konfirmis ŝian postenon landestrinon en Gotao per 75,4 procentoj. Ŝia kandidatiĝo ne estis maltikla pro la malnormala duopligo de la postenoj partiestrada kaj frakciestrada.[3] Hennig-Wellsow konatiĝis en tuta Germanujo la 5-an de februaro 2020 post la elekto de la liberalulo Thomas Kemmerich je turingia ministroprezidanto kiam ŝi ĵetis antaŭ la piedojn de la nova landestro florbukedon gratulan por protesti kontraŭ ties elekto kun la helpo de parlamentanoj de la partio Alternativo por Germanio.[4]

Ŝiaj politikaj ĉefaj interesoj troviĝas en la universitata, edukada kaj trejnada politikkampoj, en agoj kontraŭ novnaziismo kaj politika edukado. Ŝi estis la unua subsiginto de la movadmanifesto por malkapistalisma maldekstra partio. Ŝi ekzemple apogis la t.n. Socialan forumon en Germanujo (2005/Erfurto) kaj protestis persone kontraŭ la G8-pintkonferenco en Heiligendamm en 2007.

Membrecoj[redakti | redakti fonton]

Krom en la Maldekstra Partio ŝi membras ĉe Germana sindikata konfederacio, konrete en GEW (pri edukado kaj scienco); pluse ĉe la societoj Perspektiv e.V. (Erfurto) kaj ĉe Alternative 54 e.V. Inter 2001 kaj 2012 ŝi estis trejnistino glitkurada krome. Danke al la elekto je la landa parlamento ŝi povis esti inter 2004 kaj 2009 membro en la fondaĵkomisiono vajmara Bildungs- und Begegnungsstätte Weimar.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Susanne Hennig-Wellsow en la germana Vikipedio.