Leonor Watling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonor Watling
Persona informo
Leonor Watling
Naskonomo Leonor Elizabeth Ceballos Watling
Naskiĝo 28-an de julio 1975 (1975-07-28) (48-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Edz(in)o Jorge Drexler vd
Profesio
Okupo aktorokantistomuzikistokantoverkisto • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1993– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leonor Elizabeth Ceballos WATLING (Madrido, 28-a de julio 1975), pli konata kiel Leonor WATLING, estas hispana aktorino kaj kantistino.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis en Londono kaj post interveni en televidserioj kiel Hermanos de leche, Farmacia de guardiaQuerido maestro, Leonor plifirmiĝis en kino en la dua duono de la 1990-aj jaroj, speciale post esti nomumita al la Goya-premio al la plej bonkvalita aktorino protagonista pro La hora de los valientes (1998), de Antonio Mercero, sed tiu premio finfine estis atribuita al Penélope Cruz. Poste ŝi estis protagonista kun Cayetana Guillén Cuervo en la serio Raquel busca su sitio kaj aperis ankaŭ en la filmo Son de mar (2001), de Bigas Luna. En 2002 ŝi partoprenis en la komedia filmo A mi madre le gustan las mujeres, de Daniela Fejerman kaj Inés París, pro kies rolo de Elvira, ŝi denove ricevis nomumon por la Goya-premio kiel protagonista, sed ankaŭ tiam ŝi ne ricevis la premion, sed Mercedes Sampietro, tamen ja atingis la premion Fotogramas de Plata. Tiun saman jaron estis filmita de Pedro Almodóvar Hable con ella, filmo kies agado temas pri ŝia rolulo, sed kiu estas dancistino en komato, pro kio temis pri rolo kun apenaŭ dialogo.

Ŝi ludis por aliaj filmoj, sed tro ofte ricevis proponojn por duarangaj roloj. Paralele ŝi dediĉis sin ankaŭ al la muziko, ĉefe kiel kantistino kaj vortumisto de la grupo Marlango, kun Alejandro Pelayo kaj Óscar Ybarra (ŝi forlasis la grupon post la kvina disko) kun kiuj ŝi kunlaboris por sep diskoj: nome Marlango (2004), Automatic imperfection (2005), The electrical morning (2007), Life in the treehouse (2010), Un Día Extraordinario (2012), El Porvenir (2014) kaj Technicolor (2018).

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Leonor Watling dum koncerto kun Marlango.
Leonor Watling en la ceremonio de la Goya-premioj 2017.
Leonor Watling en la ceremonio de la Goya-premioj 2019.
  • Musa (2017)
  • Mi otro yo (2014)
  • Amor en su punto (2014)
  • Panda Eyes (2013)
  • The Food Guide To Love (2013)
  • Ruido (kurto) (2013)
  • Una pistola en cada mano (2012)
  • Lo mejor de Eva (2012)
  • If I Were You (2012)
  • Viaje mágico a África (2010)
  • Lope (2010)
  • Los crímenes de Oxford (2008)
  • Lezione 21 (2008)
  • Belle du Seigneur (2007)
  • Teresa: el cuerpo de Cristo
  • Salvador (Puig Antich) (2006)
  • Paris, je t'aime! (2006)
  • Películas para no dormir: La habitación del niño (2006)
  • Tirante el Blanco (2005)
  • Malas temporadas (2005)
  • La vida secreta de las palabras (2005)
  • La increíble pero cierta historia de Caperucita Roja (2005)
  • Prince of Persia: El alma del guerrero (2004, voĉo por videoludo)
  • Inconscientes (2004)
  • Crónicas (2004)
  • La mala educación (2004)
  • Mala leche (2003)
  • El elefante del rey (2003)
  • En la ciudad (2003)
  • Mi vida sin mí (2002)
  • Deseo (2002)
  • Hable con ella (Alparolu ŝin, 2002)
  • A mi madre le gustan las mujeres (2002)
  • Son de mar (2001)
  • La espalda de Dios (2000)
  • No respires, el amor está en el aire (1999)
  • La hora de los valientes (1998)
  • La primera noche de mi vida (1998)
  • Grandes ocasiones (1998)
  • Todas hieren (1997)
  • Jardines colgantes (1993)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]