Che!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Che!
filmo
Originala titolo Che!
Originala lingvo hispana lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 1969
Ĝenro filmbiografio, filma dramo, milita filmo
Kameraado Charles F. Wheeler
Reĝisoro(j) Richard Fleischer
Produktisto(j) Sy Bartlett
Scenaro Michael Wilson • Sy Bartlett
Filmita en Kalifornio
Loko de rakonto KuboBolivio
Muziko de Lalo Schifrin
Rolantoj Omar Sharif • Jack Palance • Woody Strode • Cesare Danova • Robert Loggia • Albert Paulsen • Abraham Sofaer • Barbara Luna • Paul Picerni • Perry Lopez • Rodolfo Acosta • BarBara Luna • Jesús Franco • Frank Silvera • Adolph Caesar
Produktinta firmao 20th Century Studios
IMDb
vdr

Che! estas usona biografia filmo de 1969 de la reĝisoro Richard Fleischer kun stelulo Omar Sharif kiel marksisma revoluciulo Ernesto "Che" Guevara. Ĝi sekvas la vivon de Guevara ekde kiam li venis al Kubo en 1956 ĝis sia morto en Bolivio en 1967, kvankam la filmo ne montras la formigan etapon antaŭ la Kuba revolucio kiel Che mem priskribis ĝin en la membiografia libro Diarios de Motocicleta (1993).[1]

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Omar Sharif kiel Che Guevara
  • Jack Palance kiel Fidel Castro
  • Cesare Danova kiel Ramon Valdez
  • Robert Loggia kiel Faustino Morales
  • Woody Strode kiel Guillermo
  • Barbara Luna kiel Anita Márquez
  • Frank Silvera kiel Goatherd
  • Albert Paulsen kiel Kapitano Vásquez
  • Linda Marsh kiel Tania
  • Tom Troupe kiel Felipe Muñoz
  • Rudy Diaz kiel Willy
  • Perry Lopez kiel Rolando
  • Abraham Sofaer kiel Pablo Rojas
  • Richard Angarola kiel Kolonelo Salazar
  • Sarita Vara kiel Celia Sánchez
  • Gil Serna kiel Lt. Suárez
  • Paul Bertoya kiel Raúl Castro

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La filmo sekvas la agadon de Che Guevara (Omar Sharif), juna doktoro el Argentino kiu aliĝas al la kuba gerilo fine de la 1950-aj jaroj. Li ekhavis la respekton de liaj homoj kaj iĝis la rotestro.

Fidel Castro (Jack Palance) estas impresita per la taktikoj kaj disciplinemo de Guevara kaj faras lin sia ĉefa konsilisto. Kiam Castro venkas super la kuba diktatoro Fulgencio Batista post du jaroj de luktado, Guevara direktas serion de amasaj reprezalioj, dum Guevara siaflanke revas pri tutmonda revolucio. Post Castro retiriĝas dum la Kariba krizo, Guevara akuzas Castro kiel instrumento de Sovetunio kaj decidis lasi Kubon. Li venis en Bolivion, kie li klopodas komenci sian revon de tutmonda kamparana revolucio, sed la kamparanoj de Bolivio ne sekvas lin kiel estro kaj la Bolivia Armeo persekutas lin.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Che! en IMDb. Alirita la 14an de majo 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]