Amazon.com

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Amazon.com-Logo.svg
La unua turo en la ĉefsideja tereno de Amazon, en Seattle, finkonstruita en 2015

Amazon.com, Inc., ofte simple nomata Amazon (ˈæməzɒn ˈæməzən), estas usona firmao, ĉefe aktiva en elektronika komercado kaj nuba komputado, kun ĉefsidejo en Seatlo, Vaŝingtonio. Ĝi estas la plej granda interrete-bazita podetala vendanto en Usono.[1] Amazon.com komenciĝis kiel reta librovendejo, kaj poste iom post iom aldonis al sia stoko DVDojn, Bluradiajn diskojn, KDojn, elsendfluojn kaj alŝutojn videajn kaj MP3ajn, sonlibrojn, softvaron, videoludojn, elektronikajn aparatojn, vestaĵojn, meblojn, manĝaĵojn, ludilojn kaj juvelojn. La firmao produktas kaj vendas ankaŭ proprajn elektronikajn aparatojn, inter kiuj rimarkindas elektronikaj librolegiloj Amazon Kindle, tabulkomputiloj Fire, la elsendflua ricevilo Fire TV kaj la ne plu vendata 3D-kapabla telefono Fire Phone. Amazon estas la plej granda provizanto de nubkomputadaj servoj (IaaS) en la mondo.[2] Amazon vendas ankaŭ iujn malmultekostajn produktojn (ekzemple, kablojn USB) sub la propra marko AmazonBasics.

Amazon havas apartajn retvendejojn por Usono, Britio kaj Irlando, Francio, Kanado, Germanio, Italio, Hispanio, Nederlando, Aŭstralio, Brazilo, Japanio, Ĉinio, Barato and Meksiko kaj ekspedas internacie al iuj aliaj landoj iujn el siaj vendaĵoj.[3] En 2011, oni anoncis la intencon lanĉi retvendejojn en Pollando[4] kaj Svedio.[5]

En 2015, Amazon preterpasis Walmart-on kiel la plej valora podetala vendanto en Usono laŭ la valoro de merkate aĉetitaj akcioj.[6]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La artikolo estas bazita sur la unuaj tri alineoj de la anglalingva respondaĵo.

  1. . Amazon urges California referendum on online tax. Financial Times (July 12, 2011). Arkivita el la originalo je July 15, 2011. Alirita August 4, 2011.
  2. Synergy Research Group, Reno, NVMicrosoft Cloud Revenues Leap; Amazon is Still Way Out in Front - Synergy Research Group. srgresearch.com.
  3. Amazon.com, Form 10-K, Annual Report, Filing Date Jan 30, 2013. SEC database. Alirita February 26, 2013.
  4. Amazon wkrótce w Polsce (pole). Wirtualna Polska (October 24, 2011). Alirita January 11, 2012.
  5. "Amazon Spain launch may presage new overseas push", Reuters, September 14, 2011.
  6. Inside Amazon: Wrestling Big Ideas in a Bruising Workplace. The New York Times (August 16, 2015).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]