János Csorba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Csorba
János Csorba en 1940
János Csorba en 1940
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1897 (1897-08-09)
en Makó
Morto 11-an de septembro 1986 (1986-09-11) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto • pledadvokato • urbestro
vdr

János Csorba [jAnoŝ ĉorba], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csorba János estis hungara advokato, politikisto, parlamenta deputito, urbestro.

János Csorba[1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1897 en Makó, li mortis la 11-an de septembro 1986 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Csorba devenis el malriĉa kamparana familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo kaj li batalis dum la 1-a mondmilito. En 1919 li mallonge studis en teknikuniversitato en Budapeŝto, poste li estis simpla laboristo. Inter 1920-1923 li laboris hejme en la familia bieneto, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1928. Hejmenveninta li estis advokato, samtempe li komencis politikadi en partio. En 1930 li aliĝis al ĵus fondita kamparana partio. Inter 1941-1944 li estis parlamentano, sed dum la nazia erao (1944) li kaŝiĝis. En 1945 li estis urbestro de Budapeŝto 4 monatojn, poste li havis postenon en la juĝejo. Inter 1951-1953 li estis deportita al Dévaványa (ĉar li ne estis komunisto), sed poste li denove estis advokato ĝis la pensiuliĝo en 1970. Dum la hungara revolucio de 1956 li havis altan partian postenon, tial li ne estis akuzita.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Közigazgatási Bíróság mint alkotmányvédő bíróság. A Közigazgatási Bíróság elnökének elnöki székfoglalója (1945)
  • Mit dolgozik a közigazgatási bíróság (1948)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]