Sándor Dárday

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Dárday
Sándor Dárday
Sándor Dárday
Persona informo
Naskonomo Wünsch Sándor
Naskiĝo la  18-an de marto 1842(nun 1842-03-18)
en Hungario Baan (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 8-an de februaro 1933
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoadvokato • verkisto de nefikcio
vdr

Sándor Dárday [ŝAndor dArdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dárday Sándor estis hungara juristo, ministeria oficisto, parlamenta deputito. Lia familia nomo estis Wünsch [vunŝ] ĝis 1867, lia alia familia nomvarianto estis Dárdai.

Tombeja busto pri Sándor Dárday

Sándor Dárday[1] naskiĝis la 18-an de marto 1842 en Baan (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Popovac en Kroatio), li mortis la 8-an de februaro 1933 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Dárday frekventis mezlernejojn en Mohács, Pécs, Kalocsa kaj Eszék, poste li studis juron en Universitato de Vieno, fine li doktoriĝis en Graz en 1865. Post siaj studoj li akiris juran postenon en Pest (urbo). Inter 1867-1871 li estis ministeria oficisto, poste li verkis jurajn artikolojn. Inter 1878-1891 li estis parlamentano, poste li havis ŝtatajn postenojn. Inter 1895-1911 li gvidis la revizoran kortumon. Li redaktis longe juran gazeton.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Jogtudomány és törvényhozás (1865)
  • Kézikönyv a birósági végrehajtók számára (1872, manlibro)
  • Kézikönyv a kir. közjegyzők számára (1875, manlibro, kunaŭtoro)
  • Magyar magánjog mai érvényében (1888, poste kvarfoje eldonita, kunaŭtoro)
  • Tartalommutató a Jogtudományi Közlöny huszonöt évfolyamához (1891)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]