Alfred Missong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Missong
Persona informo
Aliaj nomoj Hugo Diwald • Ernst Fürth • Otto Brunner • Ludwig Hartegger • Heinrich Römer
Naskiĝo 2-an de marto 1902 (1902-03-02)
en Frankfurt-Höchst
Morto 7-an de junio 1965 (1965-06-07) (63-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkistopublikigisto
vdr

Alfred MISSONG (naskiĝinta la 2-an de marto 1902 en Frankfurt-Höchst, mortinta la 7-an de junio 1965 en Großschönau-Mistelbach) estis aŭstra katolika publicisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de germana patro kaj aŭstra patrino li pasigis la junulajn jarojn en Germanujo sed iĝis tamen poste unu el la plej fruaj pioniroj de propra aŭstra politika vojo kaj de neŭtraleco ŝtata laŭ svisa modelo. Missong aktivis ekde la 1920-aj jaroj publiciste, i.a. inter la jaroj 1925 kaj 1938 por la periodaĵo "Schönere Zukunft", kie tamen kelkfoje diafanas grandgermanemo (kontraŭe al liaj konvinkoj). Jam en 1928 li avertis en skribitaĵo publikigita sub pseŭdonimo pri la danĝero de germana revenĝismo kio gvidus al alianco kun Sovetio, milito kun Polujo kaj sekve kun Franclando.

Unuj liaj amikoj estis Ernst Karl Winter kaj August Maria Knoll. Missong ankaŭ eldonigis en la Gsur-eldonejo de la legitimisto Winter en 1932 sub la pseŭdonimo de Thomas Murner la pamfleton Nazispiegel, surbaze de la kontraŭnaziaĵo de Zyrill Fischer. Tio treege kritikitis la rasisma politiko de la nazioj kiel malmoralaĵo kaj nova paganismo. En 1937 kaj 1938 li eldonigis ĉe Heimat-eldonejo en Brixlegg/Distrikto Kufstein la trian numeron (de ĝis nun dek) de la serio "Österreichische Bücherei". Post Anschluss li arestitis por la daŭro de kelkaj monatoj sed ŝajne la kaŝpolicistoj de Gestapo ne povis identigi lin kiel aŭtoron de la menciita Nazispiegel. Post liberiĝo li fuĝis kun la familio en Svislandon kie minacis ekstradicio al Germanujo, poste al Jugoslavio. Post la eko de la balkania kampanjo de Wehrmacht en 19141 la Missong-oj vivis ĝis 1941 en Vojvodino okupita fare de Hungario kaj poste kune kun la familio de Eugen Kogon en Vieno. La du familiaj patroj intertempe estis separitaj de iliaj familioj.

En 1945 Missong estis inter la fondintoj de Aŭstria Popola Partio (ÖVP) verkante la unuan ankoraŭ tre kristan-socialan programon partian. Ĝis 1950 li ĉefredaktistis ĉe "Österreichische Monatshefte" la neoficiala partia organo. Post 1949 Misong, kies strikta kontraŭfaŝismeco ne plu ŝatatis de ĉiuj, forsenditis je diplomatia servo kiel gazetar-ataŝeo en Germanujo (Düsseldorf, Bonn), Italujo (Romo) kaj Svisujo (Berno).

Li estis edziĝinta al Lisa Missong kun kiu li havis kvar infanojn. Unu lia filo, Alfred Missong, iĝis diplomato. Ekde 1945 Missong estis honora membro de la katolika korporacio studenta KÖStV Nibelungia Wien ene de Österreichischer Cartellverband.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Heiliges Wien, Wiener Dom-Verlag, 1933; nova eldono 1970
  • Die österreichische Nation, 1946
  • Die Weltverpflichtung des Christen, Österreichischer Verlag, 1948
  • Proletariat und Materialismus, 1948
  • Ernst Karl Winter, Bahnbrecher des Dialogs, Wien 1969
  • Christentum und Politik in Österreich. Ausgewählte Schriften, Böhlau, Wien 2006
  • Österreichische Bücherei: Die dritte Reihe im Heimat-Verlag (eldoniste), 1937–1938

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]