Eŭropa ulekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭropa ulekso
Eŭropa ulekso
Eŭropa ulekso
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Genro: Ulekso, Ulex
Specio: Eŭropa ulekso, Ulex europaeus
Ulex europaeus
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Eŭropa ulekso (Ulex europaeus) estas specio de florplanto en la familio Fabacoj kaj genro Ulekso, indiĝena de la Britaj Insuloj kaj Okcidenta Eŭropo.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Arbedo kun multe da dornoj, mallongaj branĉetoj, rigidaj, rektaj, dornaj, vilaj.

Folio : 5 / 10 mm longaj. Ili similas al dornoj, tranĉaj, alenaj.

Floroj : akselaj je dornoj, flava korolo 15 / 20 mm longa, pli longa ol Kaliko kiu estas vila.

Guŝo : 15 / 20 mm longa, kotoneca.

Vivmedio kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Erikejo, novala tereno, rando, sabla tereno, ne riĉa en kalko, en landoj kun mildaj vintroj. Ĝi estas disvastigita tra Okcidenta Eŭropo, Skotlando, Suda Skandinavio, meza Eŭropo nur en ŝirmataj lokoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Ulex europaeus L.". Kew Science: Plants of the World Online. Alirita la 31an de aŭgusto 202o.