The Lodger: A Story of the London Fog

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Lodger: A Story of the London Fog
filmo
Originala titolo The Lodger: A Story of the London Fog
Originala lingvo angla lingvo • sen valoro
Kina aperdato 14 feb. 1927
Ĝenro krimfilmo, flashback film, suspensa filmo, muta filmo, horora filmo, detective film
Kameraado Gaetano di Ventimiglia, Hal Young
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock • Alma Reville
Produktisto(j) Michael Balcon • Carlyle Blackwell
Scenaro Eliot Stannard • Marie Adelaide Belloc Lowndes • Alfred Hitchcock
Loko de rakonto Londono
Rolantoj Marie Ault • June Tripp • Malcolm Keen • Ivor Novello • Reginald Gardiner • Alfred Hitchcock • Alma Reville • Eve Gray • Arthur Chesney
Produktinta firmao Gainsborough Pictures
IMDb
vdr

The Lodger: A Story of the London Fog estas brita muta filmo de 1927 reĝisorita de Alfred Hitchcock en kiu stelulis Marie Ault, Arthur Chesney, June Tripp, Malcolm Keen, kaj Ivor Novello. La tria filmo de Hitchcock estis publikigita la 14an de februaro 1927 en Londono kaj la 10an de junio 1928 en Novjorko. Bazita sur la romano de 1913 nome The Lodger de Marie Belloc Lowndes kaj sur la teatraĵo "Who Is He?", kunverkita de Belloc Lowndes, la filmo temas pri la serĉadĉasado de Joĉjo la Buĉisto aŭ en angla "Jack the Ripper" - seria murdisto en Londono.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La sorto de Hitchcock ŝanĝiĝis pro tiu ĉi lia unua streĉ-filmo, nome The Lodger: A Story of the London Fog (1927), pri la ĉaso de seria murdisto kiu, vestanta nigran mantelon kaj portanta nigran mansakon, estas murdanta junajn blondulinojn en Londono, kaj nur dum mardoj.[2] Domarmastrino suspektas, ke loĝanto ŝia estas la murdisto, sed tiu rezultas senkulpa. Por montri la impreson de aŭdata paŝado sur la supra planko, Hitchcock uzis vitran plankon tiel ke la publiko povis vidi la loĝanto paŝadi tien kaj reen en sia ĉambro super la domarmastrino.[3] Hitchcock estis dezirinta ke la homo estu kulpa, aŭ almenaŭ ke la filmo finu ambigue, sed la stelulo estis Ivor Novello, tiama belstelulo, kaj la "stelulsistemo" trudis, ke Novello ne estu la malbonulo. Hitchcock diris al Truffaut: "Oni devis klare literumi per grandaj literoj: 'Li estas nekulpulo.'" (Li havos la saman problemon kelkajn jarojn poste ĉe Cary Grant en Suspicion (1941).)[4]

Publikigita en januaro 1927, The Lodger estis ekonomia kaj kritika sukceso en Britio.[5] Hitchcock diris al Truffaut, ke la filmo estis la unua lia influita de la ekspresionismaj teknikoj kiujn li estis atestitaj en Germanio: "Vere, vi povus preskaŭ diri, ke The Lodger estis mia uua filmo."[6] Li faris sian unuan memaperon en la filmo nur ĉar figuranto estis necesa, kaj estis montrita sidiĝanta en gazetejo. Dua memapero, stara inter homamaso dum la kulpulo estis arestita, estas pridubata.[7][8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Alfred Hitchcock Collectors' Guide: The Lodger: A Story of the London Fog (1926)". Brenton Film.
  2. Truffaut 1983, p. 45.
  3. Truffaut 1983, p. 47.
  4. Truffaut 1983, p. 43.
  5. Kapsis 1992, p. 19
  6. Truffaut 1983, p. 44.
  7. Alfred Hitchcock Collectors' Guide: The Lodger: A Story of the London Fog (1926). Brenton Film (23a de septembro 2018). Arkivita el la originalo je 22a de decembro 2019. Alirita 30a de aŭgusto 2019.
  8. Truffaut 1983, p. 49.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kapsis, Robert E. (1992). Hitchcock: The Making of a Reputation (illustrated ed.). University of Chicago Press.
  • Truffaut, François (1983) [1967]. Hitchcock/Truffaut (Reviziita eld.). New York: Simon & Schuster. ISBN 978-0-671-52601-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]