Jessica Tandy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jessica Tandy
Oskar-premiito
Persona informo
Naskonomo Jessica Alice Tandy
Naskiĝo 7-an de junio 1909 (1909-06-07)
en Londono
Morto 11-an de septembro 1994 (1994-09-11) (85-jaraĝa)
en kantono Fairfield
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ovaria kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono vd
Alma mater Dame Alice Owen's School vd
Familio
Edz(in)o Hume Cronyn • Jack Hawkins vd
Infanoj Tandy Cronyn vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1926– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jessie Alice TANDY (7a de junio 1909 – 11a de septembro 1994) estis angl-usona aktorino. Tandy aperis en ĉirkaŭ 100 teatraj produktoraĵoj kaj havis pli ol 60 rolojn en kino kaj televido, kaj ricevis honorojn kiel Oskar-premio, kvar Premioj Tony, premio BAFTA, premio Ora Globo kaj premio Primetime Emmy.[1][2]

Naskiĝinta en Londono, ŝi estis nur 18-jaraĝa kiam ŝi faris sian profesian debuton en la londona teatraro en 1927. Dum la 1930-aj jaroj, ŝi aktorinis en multaj teatraĵoj en la West End de Londono, ludante rolojn kiel Ofelia (kun la legenda ludado fare de John Gielgud por la rolo de Hamleto) kaj kiel Catherine de Valois (kun Laurence Olivier en la verko pri Henriko la 5-a).[1]

Dum tiu periodo, ŝi laboris ankaŭ en nombraj britaj filmoj. Post la fino de sia geedzeco kun la brita aktoro Jack Hawkins, ŝi translokiĝis al Novjorko en 1940, kie ŝi kuniĝis al kanada aktoro Hume Cronyn. Li iĝis kaj ŝia dua edzo kaj ofta partnero en teatro kaj kino.

Ŝi ricevis la Premion Tony al Plej Bonkvalita Ludado de Ĉefaktorino en Teatraĵo pro sia ludado de la rolo de Blanche DuBois en la originala produktorado en Broadvejo de A Streetcar Named Desire en 1948. Tandy kunhavis la premion kun Katharine Cornell (kiu ricevis ĝin pro la ĉefaktorinado en Antony and Cleopatra) kaj kun Judith Anderson (pro la portreto de Medea) en triopa premiigo. Dum la venontaj tri jardekoj, ŝia kariero pluis sporade kaj inkludis helpan rolon en la horora filmo de Alfred Hitchcock nome The Birds (1963), kaj Tony-premiitan ludadon en The Gin Game (1977, kun Hume Cronyn). Kun Cronyn, ŝi estis membro de la origina aktorkompanio de Teatro Guthrie.[3]

En la mezo de la 1980-aj jaroj ŝi havis karieran revivigon. Ŝi aperis kun Cronyn en la teatraĵo de Broadvejo nome Foxfire en 1983 kaj en ties televida adapto kvar jarojn poste, atingante premion Tony kaj Primetime Emmy pro Elstara Ĉefaktorino - Serieto aŭ Filmo pro sia portreto de Annie Nations. Dum tiuj jaroj, ŝi aperis en filmoj kiel Cocoon (1985), ankaŭ kun Cronyn.[2]

Ŝi iĝis la plej aĝa aktorino kiu ricevis la Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Aktorino pro sia rolo en Driving Miss Daisy (1989), pro kio ŝi ricevis premion BAFTA kaj Ora Globo, kaj estis nomumita por Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Helpaktorino en Fried Green Tomatoes (1991). Pinte de sia sukceso, ŝi estis nomumita kiel unu el la "50 Plej Belaj Personoj" fare de la gazeto People. Ŝi ricevis diagnozon de ovaria kancero en 1990, kaj plue laboris ĝis tuj antaŭ sia morto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]