Mór Jellinek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mór Jellinek
Persona informo
Naskonomo Moritz Jellinek
Naskiĝo 1823
en Ungarisch-Brod (Moravio, Aŭstra Imperio)
Morto 13-an de junio 1883 (1883-06-13)
en Budapeŝto
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco HungarioAŭstra imperio
Familio
Infanoj Q61069041Arthur Jellinek
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

Mór Jellinek, laŭ hungarlingve kutima nomordo Jellinek Mór estis hungara ekonomikisto, entreprenisto, negocisto. Lia familia nomvarianto estis Jelinek, liaj personaj nomvariantoj estis MoritzMóric, lia plej konata filo estis Arthur Jellinek.

Mór Jellinek[1] naskiĝis en 1823 en Ungarisch-Brod (Moravio, Aŭstra Imperio, nuntempa Uherský Brod en Ĉeĥio), li mortis la 13-an de junio 1883 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mór Jellinek devenis el juda familio. Li studis ekonomikon kaj juron en universitatoj de Prago kaj Lepsiko. Influita de lia frato Hermann, li partoprenis en 1848 en la aŭstra revolucio. Li fondis liberalajn (revoluciemajn) periodaĵojn en Brünn kaj Krems. En la fruaj 1850-aj jaroj li venis al Pest (urbo), kie li hungariĝis kaj okupiĝis pri la ekonomio. Baldaŭ li komercadis pri grenoj, eĉ li estis prezidanto de la grena interŝanĝo. Li organizis tribunalon de la interŝanĝa borso. En 1864 li fondis kompanion por ĉevaltira tramo, kies ĝenerala direktoro li restis ĝis sia morto. Tiu kompanio estis ĝermo de la nuna trafikkompanio de Budapeŝto. Li havis edzinon, kiu naskis 4 filojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Israeliten Ungarns auf ökonomischem Gebiete (1859)
  • Programm egy combinált mezei gazdasági bizományüzlet iránt (1861)
  • Die niedrigen Getreidepreise (1865)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]