Sándor Madách

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Madách
Sándor Madách
Sándor Madách
Persona informo
Naskiĝo la  21-an de junio 1756(nun 1756-06-21)
en Hungario Alsósztregova (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 16-an de decembro 1814
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo attorney at law
vdr

Sándor Madách [ŝAndor madAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Madách Sándor estis hungara advokato, prokuroro, bienulo, framasono. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis sztregovai kaj kiskelecsényi [stregovai kiŝkeleĉEnji], lia plej konata filo estis Imre Madách (ĉambelano), lia plej konata nepo estis Imre Madách.

Sándor Madách[1] naskiĝis la 21-an de junio 1756 en Alsósztregova (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Dolná Strehová en Slovakio), li mortis la 16-an de decembro 1814 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Madách akiris juran diplomon en 1780, poste li estis konata advokato. Li defendis 16 akuzitojn en proceso de Ignác Martinovics. Inter 1787-1796 li estis ĉefprokuroro de Nógrád (historia departemento). En 1805 li iĝis plenrajta urbano de Pest kaj estis konata framasono. Li zorgis kaj rekonstruis la familian kastelon, kie li kolektis librojn kaj manuskriptojn. Li edziĝis en 1778, lia edzino naskis 9 gefilojn.

Elektitaj manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

  • Fideles reflexiones, seu opinio circa regnum Hungariae
  • Rescriptum sedriae cottus Neogradiensis quod novam contra... (1787)
  • Reflexiones circa interdictum Kyssianum per episcopum Rosnaviensem... (1794)
  • Pralectiones juris civilis in usum fili sui Emerici in regia academia Posoniensi juris... (1801)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]