Orienta Malajzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orienta Malajzio
Geografia regiono
teritorio [+]

LandoMalajzio

- koordinatoj3° 0′ 0″ N, 114° 0′ 0″ O (mapo)3114Koordinatoj: 3° 0′ 0″ N, 114° 0′ 0″ O (mapo)
Areo198 161 km² (19 816 100 ha) [+]

Loĝantaro5 764 790 [+] (2010)
Denseco29,09 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+08:00 [+]

Orienta Malajzio (Tero)
Orienta Malajzio (Tero)
Orienta Malajzio enhavas la ŝtatojn Sabaho kaj Saravako, kaj la Federacian teritorion Labuano

Orienta Malajzio (Malajzio)
Orienta Malajzio (Malajzio)
DEC
Orienta Malajzio
Orienta Malajzio

Map
Orienta Malajzio
Vikimedia Komunejo:  East Malaysia [+]
vdr

Orienta Malajzio (Malajsia Timur), konata ankaŭ kiel Sabaho, Saravako kaj Labuano (Sabah, Sarawak dan Labuan)[1]Malaizia Borneo,[2] estas la parto de Malajzio sur la insulo Borneo, nome la tria plej granda insulo de la mondo. Ĝi konsistas el la ŝtatoj de Malajzio Sabaho, kiu estas pli proksime de Filipinoj ol de kontinenta Malajzio, kaj Saravako en okcidento, kaj la Federacia Teritorio Labuano. Labuano estas fakte insulo en sia malgranda arkipelago samnoma tuj norde de Brunejo; ties plej proksima teramaso estas kun Sabah.[3] Ĝi kuŝas oriente de Duoninsula Malajzio (konata ankaŭ kiel Okcidenta Malajzio), nome la parto de la lando en la Malaja Duoninsulo. La du partoj estas separataj pere de la Sudĉina Maro.[4][5]

A map of Borneo showing East Malaysia and its major cities. Labuan is the island off the coast of Sabah near Kota Kinabalu.
Politika mapo de la insulo Borneo, kun Orienta Malajzio montrita heloranĝe.

Orienta Malajzio estas malpli loĝata kaj havas malpli disvolvigitajn setlejojn ol Okcidenta Malajzio. Dum Okcidenta Malajzio enhavas la plej grandajn urbojn de la lando (Kuala Lumpur, Johor Bahru kaj Georgetown), Orienta Malajzio estas pli granda kaj havas pli da naturaj rimedoj, partikulare rezervejoj de nafto kaj de natura gaso. En la zon-regiona maniero, la urba statuso estas rezervita nur por kelkaj setlejoj, kiel Kuching, Kota Kinabalu, kaj Miri. Variaj aliaj gravaj setlejoj estas klasigitaj kiel urboj, inklude multajn kun ĉirkaŭ 100 000 loĝantoj. Orienta Malajzio inkludas gravajn partojn de biodiverseco en Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj kaj Borneaj montaraj pluvarbaroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu lasta termino estas pli ofte uzata en Malajzio por eviti la konotacion de "Orienta Malajzio" kaj "Okcidenta Malajzio" (Duoninsula Malajzio) kiel du apartaj landoj, kiel por iamaj Orienta Germanio kaj Okcidenta Germanio.
  2. "Malaysia urged to scrap coal plant in eco-sensitive Borneo", AFP, 7a de julio 2010. Kontrolita 8a de julio 2010.
  3. http://eur-lex.europa.eu/LexUriServ/LexUriServ.do?uri=OJ:L:2006:354:0019:0028:EN:PDF
  4. Location. Malaysia Travel.org.uk. Arkivita el la originalo je 23a de septembro 2010. Alirita 7a de julio 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-09-23. Alirita 2020-10-10.
  5. Malay Peninsula. HarperCollins Publishers. Alirita 7a de julio 2010.