Ara Güler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ara Güler
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1928 (1928-08-16)
en Beyoğlu, Istanbulo
Morto 17-an de oktobro 2018 (2018-10-17) (90-jaraĝa)
en Istanbulo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Şişli Armenian Cemetery
Lingvoj turkaarmena
Ŝtataneco Turkio
Alma mater Getronagan Armenian High School
Okupo
Okupo fotisto • fotoĵurnalisto • ĵurnalisto
TTT
Retejo https://araguler.com.tr
vdr

Ara GÜLER (armene: Արա Կիւլեր; naskiĝinta la 16-an de aŭgusto 1928 en Istanbul, mortinta la 17-an de oktobro 2018 samloke) estis turkia fotisto de armena origino. Li rangis inter la plej gravaj fotistoj de sia lando.[1]

Vivo kaj kreiva agado[redakti | redakti fonton]

Filo el apotekista familio li estis, kiu translokiĝis en al 1910-a jaroj el la anatolia eturbo Şebinkarahisar al Konstantinoplo.[2] Fascinite per la kinejoj li komencis trejniĝon aktoran ĉe Muhsin Ertuğrul antaŭ studo de ekonomiko. Finfine li decidis iĝis fotoĵurnalisto. La devigan soldatadservon li plenumis en motorigita infanteribataliono de la 3-a tanko-brigado.[3]

Ekde 1950 li deĵoris por la gazeto "Yeni İstanbul", poste li estis korespondanto pri la Malproksima Oriento por internaciaj revuoj renomitaj kiel Time Life, Paris MatchStern. En 1956 li renkontis Henri Cartier Bresson kaj Marc Riboud; Bresson varbis lin sukcese por la agentejo Magnum Photos.[4][5] Post milita sero li transprenis en 1961 la postenon de ĉefo de la fotoredakcio de la gazeto "Hayat". Nek mankis internaciaj dungiĝoj en Japanio, Norda Ameriko kaj Eŭropo.

Ara Güler preferis fotadon per sia Leica-kamerao, blanknigre plejofte. La plejparto de lia verkaro temas pri naskiĝurbo lia Istanbulo. Ofte li interesiĝis pri la plej malgrandaj detaloj, la simpla vivo kaj infanoj. La membiografia romano Istanbulo, memoroj de urbo de la literaturnobelpremi-ricevinto Orhan Pamuk ornamitis per Güler-fotografioj. Pamuk asertis ke la Istanbulo de Güler estus ekzakte ankaŭ sia propra Istanbulo-bildo. Pluse Ara Güler portretfotis multajn elstarulojn, ekz. İsmet İnönü, Winston Churchill, Indira Gandhi, Bertrand Russell, Maria Callas, Alfred Hitchcock, Salvador Dalí kaj Picasso; li aktivis metie ĝismorte.

Por siaj verkoj li ofte honoritis: en 1961 "Photography Annual" taksis lin unu el la sep plej bonaj fotistoj de la tuta mondo. En 1962 li iĝis Leica-majstro, en 1968 la novjorka muzeo pri Modernaj artoj elektis lin inter la dek majstrojn de kolorfotado. En 1999 li premiitis kiel fotografo de la jarcento. Por Güler nomitis krome kafejo proksime de la İstiklal-avenuo en Istanbulo. Post longa malsano li mortis en la aĝo de 90 jaroj. von 90 Jahren.

Ekspozicioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ara-Güler-antologio, Berlino 2014
  • 1968: photokina, Kolonjo
  • 1972: Bibliothèque Nationale, Parizo
  • 1987: American Chamber of Architects, Vasingtono
  • 1988: Sådan Er Verden, Odense / Den Haag
  • 1988: Press Museum, Istanbulo
  • 1993: Centre Culturel Français, Parizo
  • 1994: Landesmuseum, Duesseldorf
  • 1999: form nord, Worpswede
  • 2000: Huckleberry Gallery, Londono
  • 2003: Fotografie Forum International, Frankfurt am Main
  • 2010: grupa elmontrado Istanbul. Sammlung Huma Kabakci. 60 Jahre türkische Kunst. Zwischen Tradition und Provokation, Hagen kaj Goslar
  • 2014: unuopula verkarmontrado Ara Güler – Das Auge Istanbuls. Retrospektive von 1950 bis 2005, Berlino
  • 2017: unuartista ekspozicio Ara Güler – Das Auge Istanbuls, Nurenbergo.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ara Güler: Photographs, Istanbul, 1980.
  • The Movie World of Ara Güler, Istanbul, 1989.
  • The Sixth Continent, Ankara, 1991.
  • Eski Istanbul Anilari, Istanbul, 1994.
  • Yüzlerinde Yeryüzü, Istanbul, 1995.
  • Röportaj, YGS Yayınları, Istanbul 2001. ISBN 975-7012-24-6.
  • Istanbul (kun antaŭparolo de Orhan Pamuk), DuMont, Köln 2010, ISBN 978-3-8321-9292-1.
  • Istanbul – From the Point Hotel / Taksim collection. İlke Basın Yayım, Istanbul 2013, ISBN 978-605-88813-0-3.

Filmoj pri la bildartisto[redakti | redakti fonton]

  • Ara Güler – Ein Photograph und sein Istanbul. Dokumentadaĵo, Germanujo 2018, 44:02 Min., scenario kaj reĝisorado: Sabine Scharnagl[6]
  • Der Fotograf Istanbuls Ara Güler. Germanujo 2018, 70 minutoj, scenario kaj reĝisorado de Erdal Buldun - A. Özdil Savasci

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Türkische Tage: Armenien liegt gleich neben dem Gezi-Park", Die Zeit, 5.7.2013
  2. "Ara Güler kendi caddesinin açılışını yaptı"
  3. Informoj ĉe fotograf.net
  4. Nina Zschocke: Photographie des 20. Jahrhunderts. Museum Ludwig Köln, Taschen, Köln 2005, p. 209.
  5. Jürgen Gottschlich: Das Auge Istanbuls. Ĉe: taz, 19.10.2018, p. 16.
  6. "Doku über den berühmtesten Fotografen der Türkei: Ara Güler – Ein Photograph und sein Istanbul"

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ara Güler en la germana Vikipedio.