Mohamed Bennouna
Mohamed Bennouna | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1943 (80-jaraĝa) en Marakeŝo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Maroko |
Alma mater | Université de Nancy • Universitato de Parizo • Haga Akademio de Internacia Juro |
Okupo | |
Okupo | diplomato • juĝisto |
Mohamed Bennouna (en araba: محمد بنونة; en Esperanto Mohamed Benuna; 29a de aprilo 1943, Marakeŝo, Maroko) estas maroka diplomato kaj juristo. Li laboris kiel profesoro en la Universitato Mohamedo la 5-a, kiel permanenta reprezentanto de sia lando en Unuiĝintaj Nacioj el 1998 ĝis 2001, kaj kiel juĝisto de la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio. Ekde 2006 li estis juĝisto de la Internacia Kortumo.
Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]
- Le consentement à l’ingérence militaire dans les conflits internes. Paris 1974
- Le droit international relatif aux matières premières. Den Haag 1982
- Le droit international du développement. Paris 1983
- La spécificité du Maghreb arabe. Casablanca 1990