Andor Sponer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Sponer
Persona informo
Naskiĝo la  6-an de februaro 1843(nun 1843-02-06)
en Hungario Nagy-Lomnic (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 22-an de novembro 1917
en Hungario Kakaslomnic (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj anglagermanafrancahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo politikistotradukistoadvokato
vdr

Andor Sponer [ŝponer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sponer Andor estis hungara notario, parlamenta deputito, tradukisto.

Andor Sponer[1] naskiĝis la 6-an de februaro 1843 en Nagy-Lomnic (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Veľká Lomnica en Slovakio), li mortis la 22-an de novembro 1917 en Kakaslomnic (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Veľká Lomnica (Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Sponer akiris juran kaj ŝtatsciencan diplomojn en Reĝa Universitato de Pest en 1865. Post siaj studoj li laboris en juĝejo, inter 1867-1870 li estis notario de Szepes. En 1871 li forlasis la oficejon, li edziĝis, poste li okupiĝis pri la familia bieno. Ekde 1878 li estis parlamentano, sed tiutempe li havis postenon ankaŭ ĉe la luterana eklezio. Li ofte tradukis al la hungara kaj germana lingvoj, ili aperis en Hölgyfutár, Vasárnapi Ujság kaj aliaj similaj gazetoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Dichtungen von Johann Arany (1880)
  • Die Tragödie des Meschen (1891, 1899)
  • Alexander Petőfi's ausgewählte Gedichte (1895)
  • Mikszáth, Des Feldzeugmeisters Tod, Servus Vetter Paul! Zwei Novellen. (1902)
  • Heine Henrik válogatott költeményei (1906)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]