Albano Laziale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albano Laziale
Albano Laziale
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Latio
Provinco RM Romo
Geografia situo 41° 44′ N, 12° 40′ O (mapo)41.73333333333312.666666666667Koordinatoj: 41° 44′ N, 12° 40′ O (mapo)
Alto super marnivelo 400 m
Areo 23,80 km²
Loĝantaro 39 718 (2023)
Loĝdenso 1630 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Cecchina, Pavona
Najbaraj komunumoj Ardea, Ariccia, Castel Gandolfo, Rocca di Papa kaj Romo
Patrono Sankta Pankracio
Festa tago 12-a de majo
Nomo de loĝantoj albanensi
Poŝtkodo 00041
Imposta kodo A132
Kodo laŭ ISTAT 058003
Telefona prefikso 06
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
la antikvaj romanaj termobanejoj
ĝardeno de la vilao Doria
centra strato Matteotti

Albano Laziale - prononco [alBA:no laCJA:le] - estas komunumo de Italio, ĉirkaŭ 20 km sude de Romo. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Romo, kiu ekde 2015 havas novan nomon metropola urbo Romo. Komence de 2023 en la komunumo vivis 39 718 loĝantoj sur areo de 24,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 630 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la Sankta Pankracio, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Najbaras la komunumoj Ardea, Ariccia, Castel Gandolfo, Rocca di Papa kaj Romo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la 9a aŭ la 8a jarcento a.K. troviĝas spuroj de la fama urbo de Alba Longa, kies precisa loko ne estas konata.

La imperiestro Septimo Severo dum la komenco de la 3a jarcento p.K. (eble en 202) fondis la militan kampon Castra Albana, kie loĝigis la Legio II Parthica. La muroj de tiu kampo estas ankoraŭ parte videblaj en la centro de la hodiaŭa urbeto.

En 326 p.K. la imperiestro Konstantino konstruigis katedralon kiu ankoraŭ ekzistas, kvamkam kovrita de gipsoj de la 17-a jarcento.

Dum la Mezepoko Albano ne malaperis, sed iĝis pli malgranda. Minimume dufoje (1168 kaj 1436) Albano estis detruata, sed ĉiam renaskiĝis.

Ekde 1870 Albano apartenas al Italio.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


panoramo