József Törköly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Törköly
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de januaro 1878(nun 1878-01-01)
en Hungario Rimaszombat (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 17-an de aprilo 1938
en Ĉeĥoslovakio Rimavská Sobota (Ĉeĥoslovakio)
Lingvoj slovakahungara
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioHungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr

József Törköly [jOĵef torkoj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Törköly József estis hungara advokato, politikisto.

József Törköly[1] naskiĝis la 1-an de januaro 1878 en Rimaszombat (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio), li mortis la 17-an de aprilo 1938 (laŭ hungara Vikipedio la mortotago estas la 14-a) en Rimavská Sobota (Ĉeĥoslovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Törköly akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste li estis advokato en Rimaszombat. Li ankaŭ politikadis. Depost kreo de Ĉeĥoslovakio li apartenis al la hungara minoritato de la ŝtato. En tiu periodo li partoprenis en establo de hungara partio, eĉ li estis partiestro en 1926. Li estis senatano en Prago inter 1925–1929 kaj 1935-1937; parlamentano inter 1929–1935. En 1937 li retiriĝis pro malsanaj problemoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Mentsük meg Szlovenszkót (1930)
  • Az ellenzék feladata

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]